Paul Weitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Weitz
Persona informo
Naskonomo Paul Joseph Weitz
Naskiĝo 25-an de julio 1932 (1932-07-25)
en Erie
Morto 22-an de oktobro 2017 (2017-10-22) (85-jaraĝa)
en Flagstaff
Mortokialo myelodysplastic syndrome
Ŝtataneco Usono
Alma mater Pensilvania Ŝtata UniversitatoMararmea postbakalaŭra lernejo
Okupo
Okupo oficirokosmonaŭtoQ10497074
vdr

Paul WEITZ (plennome Paul Joseph Weitz ; la 25an de julio 1933, Erie - la 22-an de oktobro 2017, Flagstaff) estis usona Kosmonaŭto kiu partoprenis en kosmoprogramoj kiel la Projekto Apollo kaj Skylab [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Paul Weitz estis naskita kaj kreskis en Erie, Pensilvanio [2]. En 1954 li diplomiĝis pri aernaŭtika inĝenierado ĉe la Pensilvania Ŝtata Universitato. Post diplomiĝo, li aliĝis al la Usona Mararmeo. Li kompletigis pilotkurson en 1956 kaj servis en diversaj batalunuoj de la Mararmeo. Dum la Vjetnama milito li faris plurajn funkciajn flugojn. En totalo, li flugis proksimume 6,400 horojn en reagaviadiloj. En 1964 li diplomiĝis kun magistro.

NASA[redakti | redakti fonton]

Weitz estis elektita por la astronaŭta unuo en septembro 1966. Lia unua flugo en eksterteron estis en Skylab 2 kiel piloto. La flugo daŭris 28 tagojn, rekordo por tiu tempo [3]. Dum la flugo, Weitz elfaris eksterveturilan agadon. Weitz estis planita por reveni al ekstertero kiel parto de Apolono 20, sed la lanĉo estis nuligita [4]. En 1976 Weitz forlasis NASA [5].

Post pluraj jaroj, Weitz revenis al NASA kaj estis nomumita komandanto de la STS-6 skipo kiu estis lanĉita en kosmon en 1983. La flugo daŭris 120 horojn.

Poste Weitz estis nomumita vicdirektoro de la Lyndon B. Johnson Space Center kaj okupis la postenon ĝis 1994 [6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rincon, Paul, "First Challenger shuttle commander dies", BBC News, October 24, 2017. (en-GB)
  2. Erie County Astronaut Paul Weitz Dies at 85. Aviation Pros (October 24, 2017). Arkivita el la originalo je 2022-04-06. Alirita January 9, 2017.
  3. "19 New Spacemen Are Named", April 5, 1966, paĝo 2A.
  4. "Apollo 18 through 20 - The Cancelled Missions", Dr. David R. Williams, NASA, accessed January 9, 2018.
  5. Paul J. Weitz. NASA (October 2017). Alirita June 20, 2021.
  6. "Challenger, Skylab astronaut Paul Weitz dies at 85", WDIV, October 24, 2017. (en-US) Arkivigite je 2017-10-27 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]