Paula Környey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paula Környey
Paula Környey en 1935
Paula Környey en 1935
Persona informo
Naskonomo Környey Paula
Naskiĝo la  28-an de decembro 1899(nun 1899-12-28)
en Hungario Debrecen (Hungario)
Morto ?
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Béla Környey
Frat(in)o István Környey
Okupo
Okupo aktoro • poeto • eseisto • verkisto
vdr

Paula Környey [kornjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun kompleta nomo Környey Paula Amália Ilona estis hungara aktoro. Ŝi estis filino de Béla Környey.

Paula Környey [1] naskiĝis la 28-an de decembro 1899 en Debrecen, ŝi mortis en nekonata tempo en Esztergom.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Paula Környey frekventis katolikan lernejon en Budapeŝto, en 1917 ŝi lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi. En la sekva jaro ŝi debutis en privata teatro de Vilma Medgyaszay. En 1919 ŝi havis rolojn en Teatro Madách, poste en Teatro Magyar. Inter 1921 kaj 1938 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi edziniĝis en 1932. En 1938 ŝi plene forlasis la scenejon kaj vivis kun la familio en Esztergom. En la frua socialismo ŝia edzo estis akuzita, eĉ ne nur la edzo sed ankaŭ ŝi mem trovis sin en prizono. Ŝia edzo mortis, post la liberiĝo ŝi plene retiriĝis.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Szép hazugság (1988) - libro
  • Klaudia - (1923, dramo prezentita en Eger kaj Budapeŝto)
  • A thagastei sas - (1924, dramo prezentita en Budapeŝto)

Referencoj[redakti | redakti fonton]