Pavel Dostál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pavel Dostál
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1943 (1943-02-25)
en Olomouc
Morto 24-an de julio 2005 (2005-07-24) (62-jaraĝa)
en Brno
Mortokialo pankreata kancero
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Memorigilo Pavel Dostál
Okupo
Okupo politikistoteatra reĝisoro • dramaturgo • publikigistodramaturgoĵurnalisto • reĝisoro • aktoroscenaristoredaktoro • kantotekstisto
vdr

Pavel DOSTÁL (naskiĝis la 25-an de februaro 1943 en Olomouc - mortis la 24-an de julio 2005 en Brno je kancero) estis ĉeĥa verkisto kaj kultur-ministro de Ĉeĥio.

Post finlernado en faka metilernejo kaj dujara kemia teknikumo li laboris kiel teknikisto.

Inter 1962-1969 membro de Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, sed 17. 4. 1969 li eksiĝis proteste kontraŭ Gustáv Husák, kaj fariĝis membro de maldekstrula opozicia organizo OBRODA (Rebonigo).

Ekde 1966 ĝis 1969 li estis dramaturgo kaj artista ĉefo en Teatro de Eksperimento en Olomouc kaj samtempe aktivis kiel teatra reĝisoro kaj aŭtoro, televida scenaristo, publicisto, koreografo, poeto kaj libretisto.

Ekde 1969 ĝis 1988 kaŭze de politika persekuto pro sinteno en 1968 kaj pro partopreno en kontraŭokupacia radio-elsendado en aŭgusto 1968 dungita sole en laboristaj kaj teknikaj profesioj. En la tempo de la t.n. politika normaligo en Ĉeĥio li estis indikita kiel malamika persono kaj daŭre observata de la sekreta polico, kiu lin lastfoje arestis en oktobro 1989 pro disvastigado de peticio „Kelkaj frazoj".

Inter 1989 kaj 1993 artista ĉefo de Muzika Teatro en Olomouc. Ekde junio 1990 ĝis decembro 1992 parlamantano, denove inter 1996 kaj 1998 kaj denove en 1998. Ekde 1998 ministro de kulturo.

Aŭtoro de 14 teatraĵoj, televidaj kaj radiaj dramaj programoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kdyby všichni kluci světa (Se ĉiuj buboj de la mondo, 1966)
  • Případ Gredwal (Kazo Gredwal, 1967)
  • Hvězdy na smetišti (Steloj sur fatrasejo - kun Miroslav Horníček)
  • Výtečníci (Friponaj eminentuloj - muzikalo)
  • Gaudeamus igitur (1970)
  • Neumierajte, prosím, ste v poradí (Bonvolu ne morti, via vico proksimiĝas)
  • Umělec a svoboda' (Artisto kaj libereco)