Paŭlo de Egino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paŭlo la Eginido
(625-690)
Medicina tekstolibro en sep volumoj far Paŭlo de Egino, publikigita en 1538, de Albanus Thorinus (1489-1550)
Medicina tekstolibro en sep volumoj far Paŭlo de Egino, publikigita en 1538, de Albanus Thorinus (1489-1550)
Persona informo
Naskiĝo 625
en Egino,  Grekio
Morto 690
en Egino,  Grekio
Lingvoj mezepoka greka
Ŝtataneco Bizanca imperio
Okupo
Okupo kuracisto • iatrosophist
vdr

Paŭlo de Egino (625-690) estis greka kuracisto, kirurgo, enciklopediisto kaj unu el la plej grandaj kompilantoj en la greka lingvo, kies verko longatempe influis la kuracistan formiĝon en Eŭropo, ĉefe en la kampo de la kirurgio. Dum multaj jaroj lia verko enhavis la sumon de la tuta kuracista konaro en la Okcidento kaj estis senkompara pri ĝia ekzakteco kaj perfekteco. Homo kun granda reputacio, Paŭlo de Egino asertis ke la antikvuloj jam sciis multon pri medicina afero, estinte li nur ia kompilisto. Kiel bona kirurgo, li priskribas la mam-amputon, trepanadon, amigdalektomion, punktumon kaj ŝtoneltiron. Rilate al la traktado de la hernio, li proponis la ekstrakton de la testikoj, kies mutilado estis uzata ĝis la 16-a jarcento, t. e., post mil jaroj.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li faris siajn unuajn studojn en Aleksandrio kaj multe vojaĝis, cetere iu epigramo reproduktita en sennombroj da liaj manuskriptoj lin kvalifikas kiel "itinera kuracisto". Li estas la lasta renoma greka kuracisto de la Antikveco kaj lia verko servis kiel referenco en la sekvantaj jaroj, tiel kiel en la Bizanca imperio de la araba mondo, tie kie lia skribaĵo estis tradukita en la 11-a jarcento far Hunayn ibn Ishaq (809-873).

En la Okcidento, li ekis esti konata nur ekde la 11-a jarcento, laŭ arabaj fontoj de Konstantino la afrika (1020-1087). Lia kromnomo estis "Al-kawabeli" (aŭ la akuŝisto) ĉar li specialiĝis pri obstetriko krom esti fakulo pri nutraĵoj. La greka teksto de lia verko estis unue presita en Venecio, en 1528 kaj 1534, kaj alifoje en Bazelo, en 1538. Latinaj versioj estis publikigitaj en Bazelo 1532; Kolonjo (1534, 1548); Parizo 1532; Venecio 1533 kaj 1534, kaj Liono 1562 kaj 1567. La elliona eldono estas la plej fama, kun pli ol mil paĝoj je notoj kaj komentoj. Francaj versioj datumas el 1539, en Liono kaj Parizo, en 1855.

Selektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Erário Mineral - Vol. 1 e 2, Júnia Ferreira Furtado, Luís Gomes Ferreira