Saltu al enhavo

Pedro Chacón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Chacón
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1526 (1526-11-30)
en Toledo
Morto 26-an de oktobro 1581 (1581-10-26) (54-jaraĝa)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinahispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
tradukisto
historiisto
klasikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pedro CHACÓN [ĉaKON] (Toledo, 1526, Romo, 1581), estis hispana matematikisto kaj teologo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li pastriĝis, kaj profesoris grekan en la Universitato de Salamanko, kies historion, konsultinte antikvajn dokumentojn de lia biblioteko, li publikigis en 1569. Li havis rilaton kun la fama grekdevena hispana pentristo El Greco.

En Salamanko li formis parton de la elstara grupo de profesoroj en kiu estis Francisco de Salinas, Fray Luis de León, Benito Arias Montano kaj, ĝenerale, la tuta Salamanka skolo.

Ĉirkaŭ 1572 li translokiĝis al Romo, alvokita de la papo Gregorio la 13-a, por studi, kiel matematikisto, la reformon de la ĝis tiam fukcianta julia kalendaro. En Romo li ankaŭ studis klasikaĵojn.

Li mortis en Romo en 1581, kaj estis entombigita en la preĝejo de Nostra Signora del Sacro CuoreSantiago de los Españoles, institucio al kiu li heredigis siajn havaĵojn. La posta detro de tiu templo devigis la translokigon kaj de la tomboŝtono kaj de marmora busto, probable skulptita de Flaminio Vacca, al la preĝejo Santa Maria in Monserrato degli Spagnoli, kie ili estas nun.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

De triclinio sive de modo convivandi apud priscos Romanos. Amsterdamo: Andreas Frisius, 1664.
  • Kalendarii Romani veteris Julii Cœsaris aetate marmori incisi explanatio.
  • Tractatus de Ponderibus et Mensuris M. S.
  • De Nummis libri III.
  • Commentaria de Nummis tam Grœcorum et Latinorum quam Hispanorum et Italorum.
  • In Decretum Gratiani correctiones.
  • In S. Hieronymum, S. Hilarium, et S. Ambrosium Nota quœdam.
  • De Triclinio sive de Modo convivandi apud priscos Romanos… accedit Fulvi Ursini Appendix, & Hier. Mercurialis, De accubitus in cena antiquorum origine dissertatio. Amsterdamo: Andreas Frisius, 1664. Amsterdamo, Henry Wetstein, 1689. Triclinium estas unu de liaj plej famaj verkoj; temas pri la manĝaĵoj de romianoj traktitaj laŭ diversaj perspektivoj: pladoj, trinkaĵoj kaj tre aparte vinoj, invititoj, maniero tablaranĝi, muziko ktp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Portreto de Pedro Chacón kun skizo pri lia vivo inkludita en la libro Retratos de Españoles ilustres, publikigita en 1791.
  • CHACÓN, Pedro. Historia de la Universidad de Salamanca hecha por el Maestro Pedro Chacón. Transskribo kaj komentarioj de Ana María Carabias Torres, Salamanca: Ediciones Universidad de Salamanca, 1990.
  • CARABIAS TORRES, Ana María. La primera historia de una universidad. La "Historia de la Universidad de Salamanca" de Pedro Chacón. Salamanca: Ediciones Universidad de Salamanca, 2018.