Pedro Ullate López

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pedro Ullate)

Pedro ULLATE López [uJAte] (Santoña, Kantabrio, Hispanio, 16-a de Novembro 1950) estas hispana esperantisto kaj grafika artisto. Li gradiĝis en Aplikitaj Artoj, kaj specialiĝis en ceramiko, en la lernejoj de Aplikitaj Artoj de Algeciras kaj Badalona. Profesie li estas terapeŭto, logopedo kaj gradigita en Psikopedagogio kaj laboris kiel mezlerneja instruisto.[1]

Li tradukis kaj desegnis la porinfanan libron Makako kaj Antono de Alfredo Gómez Cerdá el hispana en Esperanton. Li faris ankaŭ desegnojn por la libroj La stultaj infanoj de Ana María Matute kaj Platero kaj mi de Juan Ramón Jiménez.[2][3]

Li estas la sekretario de Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) kaj estis sekretario de la Loka Kongresa Komitato de la 80a Hispana Kongreso de Esperanto (2022) okazinta en Comillas (Kantabrio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marcano inaugura la exposición "Son de Mareas" del santoñés Pedro Ullate, en Santillana, Cantabria 24 horas, 31a de Aŭgusto 2009 [1] Arkivigite je 2016-10-03 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 29a de Septembro 2016.
  2. Samloke.
  3. Por la tuto ankaŭ en Las Casas del Águila y la Parra acogen la exposición 'Son de Mareas' del ceramista santoñés Pedro Ullate de la retejo de la regiona registaro Gobierno de Cantabria, [2] Alirita la 29a de Septembro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • en Jutubo Filmo pri ceramiko, kun eksplikoj de Pedro Ullate