Pedro Ullate López

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pedro ULLATE López [uJAte] (Santoña, Kantabrio, Hispanio) estas hispana esperantisto kaj grafika artisto. Li gradiĝis en Aplikitaj Artoj, kaj specialiĝis en ceramiko, en la lernejoj de Aplikitaj Artoj de Algeciras kaj Badalona. Li estas instruisto, terapeŭto, logopedo kaj gradigita en Psikopedagogio; li laboras aktuale en la Mezlernejo Zapatón de Torrelavega (Kantabrio).[1]

Li tradukis kaj desegnis la porinfanan libron Makako kaj Antono de Alfredo Gómez Cerdá el hispana en Esperanton. Li faris ankaŭ desegnojn por la libroj La stultaj infanoj de Ana María Matute kaj Platero kaj mi de Juan Ramón Jiménez.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marcano inaugura la exposición "Son de Mareas" del santoñés Pedro Ullate, en Santillana, Cantabria 24 horas, 31a de Aŭgusto 2009 [1] Alirita la 29a de Septembro 2016.
  2. Samloke.
  3. Por la tuto ankaŭ en Las Casas del Águila y la Parra acogen la exposición 'Son de Mareas' del ceramista santoñés Pedro Ullate de la retejo de la regiona registaro Gobierno de Cantabria, [2] Alirita la 29a de Septembro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]