Pekalongan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pekalongan
urbo de Indonezio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 298 386  (2015) [+]
Loĝdenso 6 594 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 53′ S, 109° 41′ O (mapo)-6.8883333333333109.67527777778Koordinatoj: 6° 53′ S, 109° 41′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 45,25 km² (4 525 ha) [+]
Pekalongan (Indonezio)
Pekalongan (Indonezio)
DEC
Pekalongan
Pekalongan
Situo de Pekalongan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pekalongan [+]
vdr

Pekalongan, (indonezie Kota Pekalongan, nederlande Pacalongan) estas marborda havenurbo, sendependa municipo ene de la provinco norde de la ĉefa insulo Javo, en provinco Centra Javo en Indonezio. Pekalongan havas kvar distriktojn. La urbego estas membro de Urbo de Metiaj kaj Popolaj Artoj (Unesko) pro sia batiko, ankaŭ membro de Reto de Kreemaj Urboj de Unesko.

Panoramo kun sportejo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pekalongan situas en la norda marbordo meze de la insulo. Provinca ĉefurbo Semarang troviĝas 84, Jogjakarto 128, Bandungo 226, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 324, Surabajo 342, Tangerang 344, Serang 398, Palembang 695, Batam 1088, Padango 1225, Pekanbaru 1229, Makassar 1097, Medano 1687, Banda Aceh 2109 kilometrojn (aere) [1].

Kunvenejo

Historio[redakti | redakti fonton]

La marborda regiono ĉirkaŭ Pekalongan estis parto de la antikva regno Truigado, kies ĉefurbo laŭ kelkaj kuŝis ĝuste tie. La historio de Pekalongan estis konata ekde la frua 12-a jarcento, eĉ la ĉinoj konis ĝin kiel havenurbo "Pukalong". Pekalongan iĝis parto de Sultanlando de Mataram ekde la frua 17-a jarcento. En la 18-a jarcento la Nederlanda Orienthinda Kompanio komencis akiri grandan influon. La nederlandanoj konstruis fortikaĵon en 1753; tiu fortikaĵo daŭre staras. De la 1830-aj jaroj la Pekalongan-areo estis grava produktanto de sukerkanoj, sed ĝi estis kultivita pli frue jam ekde la frua 12-a jarcento. La kolonia sukerindustrio kolapsis dum la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj, tamen la sukero restis esenca eksportado de la sendependa Indonezio. Post dominado de japanoj militema movado akiris la potencon. Ili arestis aŭ masakris homojn, poste komencis rasan tumulton kontraŭ ĉinoj. La respublika registaro fine venkis la movadon en furioza batalo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Pekalongan gravas la ŝipkonstruado, fiŝprilaborado, komerco, turismo, ankaŭ batika hejmindustrio. La tinkturfarbita ŝtofo estas produktitaj kaj permane en hejmoj kaj presitaj en pli grandaj fabrikoj.

Stacidomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe Pekalongan funkcias laŭmarda ĉefvojo inter Ĝakarto kaj Surabajo, krome kuras vojoj el interno de la insulo. La urbego havas laŭmarbordan fervojon kaj marhavenon.

Religio[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj de Pekalongan kredas precipe la Islamon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Pekalongan havas tropikan musonan klimaton (Af). En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare 2448 mm. Inter junio-septembro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 26 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Batika muzeo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans