Pensoj de la moderna polo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pensoj de la moderna polo (pole: Myśli nowoczesnego Polaka) – politika teksto de Roman Dmowski

Bazo por unua libra eldono de la Pensoj el 1903 estis serio da artikoloj de Dmowski aperanta en 1902 sur paĝoj de "Przegląd Wszechpolski" (Tutpola Revuo) sub la pseŭdonomo R. Skrzycki. La eldono nombris ĉ. 1000 ekzempleroj kaj aperis sub nomo de la aŭtoro. La laŭvica aperis en Lvovo en 1904, kaj la tria samloke en 1907. La kvara kaj kvina eldonoj aperis en Varsovio respektive en 1933 kaj 1943 senŝanĝe.

En Pola Popola Respubliko eldonado de la Pensoj... estis malpermesita pro cenzuro, tamen aperis inter elmigrantaro (en Londono) kaj samizdate. La unua oficiala postmilita eldono, kun antaŭparolo de Jan Dobraczyński, aperis en 1989.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La leganto ricevas al la manoj ne partian manifeston, sed plenmanon da pensoj de unu homo, kiun delonge okupis problemoj de la nacia ekzistado. ” — Roman Dmowski, Antaŭparolo al la unua eldono (1903).

La teksto, krom enkonduko, konsistas el sep ĉapitroj:

  • I. Sur erarvojoj de nia penso
  • II. Nacia karaktero
  • III. Na pasiveco
  • IV. Politikaj opinioj kaj tipo de la mensa vivo
  • V. Ŝparemo de fortoj kaj ekspansio
  • VI. Politika renaskiĝo
  • VII. Problemoj de la nacia ekzisto

Dmowski en Pensoj de la moderna polo prezentis sociajn kaj politikajn premisojn de la nacia movado. Li proklamis, ke la nacio estas organika unueco. Kontraŭstaris al klasbatalo disvastigata de marksismo. Laŭ li la epoko de nobeloj senrevene pasis.

Nun pri la afero de Pollando devas batali ne nur bienuloj kaj grandaj entreprenistoj, sed ankaŭ etburĝoj kaj kamparanoj.

Dmowski penis forŝovi laboristojn de socialisma ideologio. Li predikis, ke en Pollando organizita laŭ naciaj principoj atendas ilin sorto pli bona, ol en la ŝtato kreita de socialistoj, kie laboristoj liberigitaj de burĝa subpremo restos sen libereco, tradicio kaj la popraĵo.

Dmowski defendis privatan propraĵon kaj kapitalisman ekonomion. Li konsideris, ke la privata propraĵo devas esti uzata konforme kun la nacia intereso. Libereco de unuopulo ne povas ŝanĝiĝi al egoismo kontraŭstaranta al interesoj de la familio kaj la nacio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Roman Dmowski, Myśli nowoczesnego Polaka, 10-a eldono, enkonduko Norbert Tomczyk, NortoM, Vroclavo 1994, p. 150, ISBN 83-95829-35-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Roman Dmowski, Myśli nowoczesnego Polaka, 5-a eldono, Wydawnictwo Zachodnie, Varsovio 1934 Cifereca prilaboro en la servo Polona.pl