Peracense

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peracense
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44369
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 38′ N, 1° 28′ U (mapo)40.6411696-1.4704692Koordinatoj: 40° 38′ N, 1° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 217 m [+]
Areo 28,660089 km² ( 286 6.0 089 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Peracense (Provinco Teruelo)
Peracense (Provinco Teruelo)
DEC
Peracense
Peracense
Situo de Peracense
Peracense (Hispanio)
Peracense (Hispanio)
DEC
Peracense
Peracense
Situo de Peracense

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Peracense [+]
vdr

Peracense [peraZENse] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 52 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas sudokcidente de Villafranca del Campo. La urba kerno estas sur 1217 msm. La plej proksimaj loĝlokoj estas Ródenas, Almohaja, Villar del Salz, Pozondón kaj Santa Eulalia del Campo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca. Fruaj literumaĵoj estis Piedrasolez, Piedraselz, Perasenz kaj Perasens. La kastelo estis necesa por protektado de landlima areo kontraŭ la mezepoka Regno Kastilio.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Peracense ĝis nunaj nur 85.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (iam safrano, jam ĉefe cerealoj), forstado, kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, ermitejoj, kaj cefe la kastelo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kaj al scenejoj de la Hispana Enlanda Milito ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]