Percomorphaceae

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Perkomorfacoj, Percomorphaceae, Percomorpha, aŭ Acanthopteri ( <latina: perca [perko)? ( <antikva greka: μορφή (morphḗ) [formo)? estas granda klado de aktinopterigoj, en iuj lastatempaj klasifikoj konsiderata kiel subdivizio. Ĝi inkludas 13 173 speciojn laŭ la kalkulo de Fishes of the World[1], t.e. pli ol duonon de la vivantaj fiŝaj specioj, interalie tinusojn, hipokampojn, gobiedojn, ciĥledojn, pleŭronektoformajn, labredojn, perkojn, lofioformajn, kaj balonfiŝojn.[1][2][3][4][5]

Anatomio[redakti | redakti fonton]

Distinge evoluintaj karakteroj de Percomorphaceae estas la radioj de la pelvaj naĝiloj (malpli ol 6 molaj, kaj neniu libera) kaj de la vosta naĝilo (17), kaj manko de dua vosta vertebro.[6]

Habitato[redakti | redakti fonton]

Percomorphaceae loĝas en tre diversaj habitatoj, sed plej ofte proksime al la fundo de malprofundaj tropikaj akvoj.[7]

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La unua fosiliejo, kie Percomorphaceae oftas, estas Nardò el la kampania aĝo antaŭ ĉ. 72-81 Mj. Fiŝaj fosilioj el la fino de la Kretaceo kaj komenco de la Paleogeno estas malabundaj, sed ŝajnas, ke Percomorphaceae fariĝis konstante pli abundaj dum tiu tempo. Oni supozas, ke ĝia diversiĝo estas parte sekvo de la amasa formorto ĉe la kretacea-paleogena limo antaŭ ĉ. 66 Mj,[8] ĉar ĉiuj altnivelaj grupoj de Percomorphaceae kaj proksimaj parencoj (Acanthomorpha) travivis, dum multaj aliaj marbestoj malaperis. La sukceso de Percomorphaceae komencis en tropikaj, malprofundaj akvoj, kaj nur malpli rapide progresis en ekstertropikaj, profundaj lokoj. La ĉefaj vivantaj linioj verŝajne disiĝis jam en la Malfrua Kretaceo, kaj kiam la fosilia registro reboniĝas en la Eoceno, ilia morfologia diverso jam estas rekonebla. Percomorphaceae restis la plej diversa grupo de teleosteoj dum la restanta Kenozoiko kaj en la nuntempo.[9]

Estas malfacile determini la rilaton de fosiliaj perkomorfoj al vivantaj specioj. Aparte grava problemo estas la supozate plej malnova grupo, la kretacea superfamilio Plectocretacicoidea, kies unuaj fosilioj aĝas ĉ. 99 Mj.[10] Fakuloj kutime klasifikas ĝin en la ordo Tetraodontiformes (nun parto de Acanthuriformes), kiu laŭ genetikaj indikoj estas unu el la plej pintaj branĉoj de la filogenio. Do, se la kutima klasifiko de Plectocretacicoidea kaj la genetikaj studoj estas samtempe ĝustaj, la tuta diversiĝo de perkomorfaj linioj okazis tre frue.[9] La similaĝa Dalgoichthys estis interpretita kiel simila al la familio Cottidae, alia malbaza perkomorfa grupo.[11] Tamen Dalgoichthys kaj aliaj fiŝoj de la sama loko kaj tempo aspektas suspektige simile al Plectocretacicus malgraŭ sia supozata aparteno al malsimilaj taksonoj.[12] Alia frua sed disputata indiko pri modernaj perkomorfaj taksonoj estas fosiliaj otolitoj.[13] La plej malnovaj senpolemikaj fosilioj de perkomorfoj estas tiuj de Nardò, pli ol 20 Mj post la unuaj Plectocretacicoidea.[14]

Diagramo de la evoluo de la radinaĝilaj fiŝoj aŭ aktinopterigoj de la Devonio ĝis la nuno. La larĝo de la branĉoj estas proporcia al la nombro de familioj en grupo. Adaptita de Benton, M. J. (2005), Vertebrate Palaeontology, Blackwell, 3-a eldono, Bildo 7.13, p. 185.


Filogenio[redakti | redakti fonton]

La ena filogenio de Percomorphaceae dum longa tempo restis nesolvebla problemo, kiel esprimis la diro, ke ĝi estas "la arbusto ĉe la supro" de la teleostea arbo. Lastatempaj genetikaj esploroj donis pli difinitajn hipotezojn kaj permesis disigi la grandan "rubujan" ordon Perciformes en plurajn supozeble monofiletikajn grupojn. Tamen la genetikaj esploroj foje disigas grupojn, kies unueco ŝajnas evidenta el morfologia vidpunkto, kaj definitiva solvo ankoraŭ ne estas antaŭvidebla.[15]

La ĉi-subaj kladogramoj sekvas la genetik-bazitajn proponojn (Ghezelayagh k. al., 2022.[16] kaj Dornburg kaj Near, 2021,[17] kun kelkaj nomoj konservitaj el Betancur-R kaj al., 2017[5]).

Ekstera[redakti | redakti fonton]

La unua kladogramo montras la parencrilaton de perkomorfoj kun aliaj vivantaj teleosteoj.

Teleostei


Elopomorpha (Elopiformes, Albuliformes, Notacanthiformes, Anguilliformes)



Osteoglossomorpha (Hiodontiformes, Osteoglossiformes)



Clupeocephala
Otocephala

Clupei (Clupeiformes)




Alepocephali (Alepocephaliformes)



Ostariophysi (Gonorynchiformes, Cypriniformes, Characiformes, Gymnotiformes, Cithariniformes, Siluriformes)




Euteleostei

Lepidogalaxii

Lepidogalaxiiformes





Protacanthopterygii (Argentiniformes, Galaxiiformes, Esociformes, Salmoniformes)




Stomiati (Stomiiformes, Osmeriformes)




Galaxiiformes


Neoteleostei
Ateleopodia

Ateleopodidae


Eurypterygia
Aulopa

Aulopiformes


Ctenosquamata
Scopelomorpha

Myctophiformes (torĉofiŝoj)


Acanthomorpha


Lampripterygii (Lampriformes)



Paracanthopterygii (Percopsiformes, Polymixiiformes, Zeiformes, Stylephoriformes, Gadiformes)



Acanthopterygii

Trachichthyiformes





Beryciformes



Percomorphaceae















Ena[redakti | redakti fonton]

La dua kladogramo montras la evoluan parencrilaton de la diversaj vivantaj subgrupoj de perkomorfoj:

Percomorphaceae


Ophidiiformes






Batrachoididae





Gobiiformes (gobioj ktp.)





Scombriformes



Syngnathiformes (hipokampoj ktp.)







Synbranchiformes (marĉangiloj, serpentokapuloj, ktp.)



Carangiformes (soleoj, turbotoj, pleŭronektoj, trakurusoj, ktp.)




Blenniiformes (ciĥledoj, flugofiŝoj, arĝentoflankuloj, dentokarpoj, mugiloj, ktp.)




Eupercaria

Perciformes (perkoj ktp.)




Centrarchiformes




Labriformes (labroj ktp.)




Acropomatiformes



Acanthuriformes (scienedoj, sargoj, lagodonoj, sparoj, balonfiŝoj, ktp.)












Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Nelson, Joseph S.. (2016) Fishes of the World, 5‑a eldono, Hoboken: John Wiley and Sons, p. 314–526. doi:10.1002/9781119174844. ISBN 978-1-118-34233-6. Arkivigite je 2019-04-08 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Thomas J. Near (2012). “Resolution of ray-finned fish phylogeny and timing of diversification”, PNAS 109 (34), p. 13698–13703. doi:10.1073/pnas.1206625109. 
  3. Betancur-R, Ricardo (2013). “The Tree of Life and a New Classification of Bony Fishes”, PLOS Currents Tree of Life 5 (Edition 1). doi:10.1371/currents.tol.53ba26640df0ccaee75bb165c8c26288. 
  4. (1995) “A reevaluation of early amniote phylogeny”, Zoological Journal of the Linnean Society 113 (2), p. 165–223. doi:10.1111/j.1096-3642.1995.tb00932.x. 
  5. 5,0 5,1 (6 July 2017) “Phylogenetic classification of bony fishes”, BMC Evolutionary Biology 17 (1), p. 162. doi:10.1186/s12862-017-0958-3. 
  6. Johnson, G. David, kaj Patterson, Colin. 1993. "Percomorph Phylogeny: A Survey of Acanthomorphs and a New Phylogeny". Bulletin of Marine Science 52(1).
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-09-08. Alirita 2023-09-08.
  8. (2015-06-29) “New Age of Fishes initiated by the Cretaceous−Paleogene mass extinction”, PNAS 112 (28), p. 8537–8542. doi:10.1073/pnas.1504985112. 
  9. 9,0 9,1 Friedman, Matt, k. al. 2022. "The Cretaceous–Paleogene transition in spiny-rayed fishes: surveying “Patterson’s Gap” in the acanthomorph skeletal record". Geologica Belgica 26.
  10. Carnevale, Giorgio, kaj Johnson, G. David. 2015. "A Cretaceous Cusk-Eel (Teleostei, Ophidiiformes) from Italy and the Mesozoic Diversification of Percomorph Fishes"
  11. González-Rodríguez, Katia, k. al. 2013. "Miniature Armored Acanthomorph Teleosts from the Albanian/Cenomanian (Cretaceous) of Mexico". En Gloria Arratia k. al. ed., Mesozoic Fishes 5 - Global Diversity and Evolution. München: Verlag Dr. Friedrich Pfeil. 479-484.
  12. Benton, Michael J., k. al. 2015. "Constraints on the Timescale of Animal Evolutionary History". Palaeontologica Electronica. [1] Arkivigite je 2023-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
  13. Schwarzhans, Werner, k. al. 2017. "The Origination and Rise of Teleost Otolith Diversity During the Mesozoic". Research & Knowledge 3(1).
  14. Alfaro, Michael E., k. al. "Explosive diversification of marine fishes at the Cretaceous–Palaeogene boundary". Nature Ecology & Evolution 2(4).
  15. Pastana, Murilo N. L., k. al. 2022. "Comprehensive phenotypic phylogenetic analysis supports the monophyly of stromateiform fishes (Teleostei: Percomorphacea)". Zoological Journal of the Linnean Society. 195(3).
  16. Ghezelayagh, Ava, k.al. 2022. "Prolonged Morphological Expansion of Spiny-Rayed Fishes Following the End-Cretaceous". Nature Ecology & Evolution 6.
  17. Dornburg, Alex, kaj Near, Thomas J. 2021. "The Emerging Phylogenetic Perspective on the Evolution of Actinopterygian Fishes". Annual Review of Ecology, Evolution, and Systematics 52.