Duonligna periljo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Perilla frutescens)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Duonligna periljo
Perilla frutescens
Perilla frutescens
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Divizio: angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: lamiacoj Lamiaceae
Genro: periljo Perilla
Perilla frutescens
(L.) Britton, 1894
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Duonligna periljo[1] (science Perilla frutescens) estas specio de periljo kultivata por spicado aŭ peklado. Estas ĉefe du varioj: latine "P. frutescens" ("olea periljo", aŭ "sovaĝa sesamo") kaj "Perilla frutescens var. crispa" ("shiso" konata en Japanio kaj parte en Usono[2]). Ĝi aspektas simila al urtiko.

P. frutescens[redakti | redakti fonton]

Olea periljo.

Vortodeveno[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu vario havas malsaman odoron kun la sura. Ĝi estas nomata olea periljo kaj uzebla kiel periljoleo.

Koreio[redakti | redakti fonton]

En la korea la priljo estas nomata deulggae (들깨, "sovaĝa sesamo") aŭ Ggaenip (깻잎, "sesama folio").

Japanio[redakti | redakti fonton]

En la japana tio estas nomata egoma (荏胡麻). La folioj kutime ne estas uzataj, sed la semoj estas uzataj kiel sezamoj (japane 胡麻, goma).

P. frutescens var. crispa[redakti | redakti fonton]

Vortodeveno[redakti | redakti fonton]

Floranta branĉo de var. crispa , en Pekino

Duonligna periljo estas konata en Orientazio per ĉina vorto 紫蘇 (lit. "purpura revivo") prononcata kiel zǐsū en la ĉina, shiso en la japana kaj tía tô en la vjetnama.

Onidire, la ĉina vorto venis el la rakonto ke junulo en Lŭojango en la Orienta Han-dinastio toksiĝis tromanĝinte krabojn. Kiam li estis mortonta, fama kuracisto Hua Tuo kuracis lin per purpura herbo dekoktita. Oni komencis nomi la herbon 紫蘇 ĉar ĝi estas purpura kaj revivigis homon.

Japanio[redakti | redakti fonton]

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Vjetnamio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]