Peter Przystaniak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Peter Przystaniak
Dum koncerto de la klezmer-muzika ensemblo Colalaila. Novembro 2008.
Dum koncerto de la klezmer-muzika ensemblo Colalaila. Novembro 2008.
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 1956 (1956-01-01) (63-jara)
en Majenco
Ŝtataneco Germanio
Profesio pianisto
v  d  r
Information icon.svg

Peter PRZYSTANIAK, * dum la jaro 1956 en Majenco (Germanio), studis en la "Akademio pri Son-Arto" en Darmstadt pianon kaj dum 1982 tie ekzameniĝis. Sekve li en la Ŝtata Teatro de Darmstadt laboris kiel muzika gvidanto de la drama teatro. Sekvis tempo kiel memstara muzikisto, en kiu li donis koncertojn en multaj eŭropaj landoj.

Krom sia laboro kiel pianisto li aktivas kiel muzika aranĝisto, komponisto kaj ĥora dirigento. Intertempe li loĝas en Oppenheim. Kun la israela klarnetistino Irith Gabriely li dum 1968 fondis la klezmer-muzika ensemblon Colalaila, tiu de tiam per tradicia juda samkiel klasika muziko, kun ĵazo kaj propraj komponaĵoj de Peter Przystaniak tuteŭrope sukcese koncertas.

Pluraj notaroj kaj instrulibroj pri klezmera kaj klasika muziko de li publikiĝis en renomaj germaniaj muzikaj eldonejo, inter alie Schott (Majenco) kaj Edition Peters (Lepsiko kaj Frankfurto-ĉe-Majno).