Petro la 1-a (Bretonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petro de Dreux)
Petro la 1-a
duko de Bretonio
Regado 1213-1221 (regento 1221-1237)
Antaŭulo Alix de Bretonio, lia edzino
Sekvanto Johano la 1-a de Bretonio, ilia filo
Ceteraj titoloj Grafo de Richmond
Senjoro de Machecoul
Persona informo
Naskiĝo 1191
en Dourdan
Morto 6-an de Julio 1250
en Egiptio
Tombo Saint-Yved de Braine vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Kapetida familio de Dreux
Patro Roberto la 2-a (Dreux)
Patrino Jolanda de Coucy
Gefratoj Henri de Dreux • Robert III, Count of Dreux • Philippa of Dreux vd
Edz(in)o Alix de Thouars • Marguerite de Commequiers, dite de Montaigu, Dame de Montaigu vd
Infanoj Johano la 1-a de Bretonio
Jolanda de Bretonio
Olivero la 1-a de Machecoul
Profesio
Okupo regento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Petro la 1-a aŭ Petro de Dreux dirata Mauclerc (naskiĝis en 1191, mortis la 6-an de julio 1250), filo de Roberto la 2-a, grafo de Dreux kaj de Jolanda de Coucy, estis duko de Bretonio de 1213 ĝis 1221, poste regento por sia filo de 1221 ĝis 1237, grafo de Richmond de 1219 ĝis 1235, kaj senjoro de Machecoul antaŭ 1250.

Genealogio de Conan la 4-a, duko de Bretonio

Biografio[redakti | redakti fonton]

Unue destinita al kariero en la klerikaro, li rezignis kaj de tie venus lia kromnomo de Mauclerc ("malbona kleriko"). Memore de tiu eklezia epizodo, li modifis la patran blazonon per kvartalo da ermenoj, tiam rezervita al la klerikaro. Post la mortigo de Arturo la 1-a de Bretonio, la reĝo Filipo Aŭgusto edzigis lin al la heredantino de Bretonio, Alix de Bretonio, filino de Konstanca kaj de ties dua edzo Vito de Thouars, por proksimigi la duklandon de Bretonio al la reĝlando de Francio.

Petro Mauclerc subtenis Filipon Aŭguston en ties milito kontraŭ Anglio, kaj batalis kun la filo de la reĝo en la batalo de la Roche-aux-Moines en 1214 kontraŭ Johano la Sentera. Li partoprenis poste en 1219 en la konkero de Marmande kaj en la sieĝo de Toulouse en la albigensa krucmilito. Reveninte en Bretonion, li subpremis ribelon de bretonaj nobeloj, kaj helpis Ludovikon la Okan la Leonan en ties konflikto kontraŭ Henriko la Tria de Anglio (sieĝoj de Niort kaj de La Rochelle en 1224). Li ankaŭ akompanis lin, kiam li engaĝiĝis en la albigensa krucmilito, sed, post lia morto, li partoprenis, kun plej multaj granduloj de la reĝlando, en kvar ribeloj kontraŭ la regentino Blanka de Kastilio, inter 1227 kaj 1234.

Post la morto de Alix (1221), li fariĝis regento de la duklando, nome de sia filo Johano la 1-a de Bretonio, kiu fariĝis plenaĝa nur en 1237. Petro Mauclerc tiam nomigis sin Petro de Braine kaj foriris batali kun la krucmilito de 1239 en la Sanktan Teron en 1240. Reveninta en Francion, li akiris kelkajn marajn sukcesojn kontraŭ la angloj en 1242 kaj en 1243.

En 1249, li partoprenis en la egipta krucmilito de Sankta Ludoviko, sed mortis post reveno. Li estis entombigita en la familia tombejo de la abateja preĝejo de Saint-Yved de Braine.

Lia kromnomo de Mauclerc povas veni ankaŭ de lia konstanta konflikta rilato kun la alta klerikaro ĝenerale kaj aparte kun la episkopo de Nantes. Tiu lasta ne volis vendi al li terbienojn, kiuj apartenis al la klerikaro kaj kiuj situis sur la nova linio de la ĉirkaŭmuro de la urbo. Lia kromnomo estas atestita ekde la mezo de la 13-a jarcento kaj aperis en la edikto de Conflans (1341).

Edziĝo kaj idaro[redakti | redakti fonton]

Li edziĝis al Alix de Thouars, dukino de Bretonio (1201-1221), kaj ili havis tri gefilojn :

Li havis ankaŭ alian filon, aŭ de sia dua edzino Margareta de Montaigu, damo de La Garnache kaj de Commequiers poste de Machecoul (1188/90 - post 1241), aŭ pli verŝajne de nekonatino nomata Nikola (???? - 6-an de februaro 1232) (simpla amorantino aŭ edzino kies origino ne estas konata) :

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:duko/regento de BretonioPoste:
Alix kaj
Petro Mauclerc
1213-1237
kun Alix
Johano la 1-a