Petrus Micheel Brouwer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Micheel Brouwer
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1897 (1897-04-27)
Morto ne konata
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto • lernejestro
vdr

Petrus Micheel Brouwer (braŭer) (naskiĝis la 27-an de aprilo 1897 en Stompwijk - intertempe parto de la municipo Leidschendam-Voorburg - apud Hago, dato de morto ne konata) estis nederlanda esperantisto.

Profesie ĉefinstruisto.

Li eklernis Esperanton en 1929 por konvinki la esperantistojn, ke Esperanto ne estas vivanta lingvo, sed baldaŭ konvinkiĝis pri la malo, kaj fariĝis fervora esperantisto.

En 1930 prezidanto de la sekcio de la ligo Nederlanda Katoliko en Hago kaj redaktanto de la liga gazeto de Nederlanda Katoliko.

La 18-a Kongreso de IKUE (1936) en Brno (Ĉeĥoslovakio) donis novan Estraron al IKUE. Kiel ĝenerala sekretario kaj kasisto estis elektita Aleš Berka, kiu samtempe administris la revuon Espero Katolika, sed redaktis Petrus Micheel Brouwer. Brouwer preskaŭ silentas en la paĝoj de la revuo: nur de tempo al tempo oni povas legi liajn intervenojn, kaj eĉ pri lia enoficiĝo mankas oficiala komuniko.