Phaeothlypis estas genro de birdoj de la familio de Paruliedoj kiuj troviĝas je malaltaj niveloj ĉe akvo en humidaj arbaroj de Neotropika ekozono. Pasintece ili estis komune inkluditaj en Basileuterus. Kvankam plej parto de fakuloj nuntempe agnoskas du speciojn en Phaeothlypis, analizoj pri filogenetiko sugestas, ke la specilimo povas postuli revizion.
Lovette, I. J. (2004). Molecular phylogeny and plumage signal evolution in a trans Andean and circum Amazonian avian species complex. Mol. Phyl. Evo. 32: 512-523
Ridgely, R. S., & G. Tudor (2009). Birds of South America – Passetines. Christopher Helm, London. ISBN 978-1-4081-1342-4