Phil Katz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phil Katz
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1962 (1962-11-03)
en Milvokio
Morto 14-an de aprilo 2000 (2000-04-14) (37-jaraĝa)
en Milvokio
Mortokialo pankreatito
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Viskonsino-Milvokio • Nicolet High School
Okupo
Okupo programistokomputosciencisto
Verkoj PKZIP
vdr

Phillip Walter KATZ (naskiĝis la 3-an de novembro 1962, mortis la 14-an de aprilo 2000) estis komputila programisto plej bone konata kiel la kun-kreinto de la Zip dosiera formato por datenkunpremo kaj la aŭtoro de PKZIP, programo por krei zipajn dosierojn funkcianta sub DOS. Kopirajta proceso inter System Enhancement Associates kaj la firmao de Katz, PKWARE, Inc., estis vaste diskonigita en la BBSa komunumo en la fino de la 1980aj jaroj. La softvara komerco de Phil Katz estis tre sukcesa, sed li luktis kontraŭ socia izoleco kaj kronika alkoholismo en la lastaj jaroj de sia vivo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Phil Katz diplomiĝis de la programo pri Komputika Inĝenierado ĉe la Universitato de Viskonsino–Milvokio.[1] Post sia diplomiĝo, li estis dungata de la firmao Allen-Bradley kiel programisto. Li skribis kodon por kontroli programeblajn logikajn regilojn, kiu kontrolis fabrikantan ekipaĵon en tutmondaj fabrikoj por la klientoj de Allen-Bradley.

PKARC kaj PKWARE[redakti | redakti fonton]

Katz maldungiĝis ĉe Allen-Bradley en 1986 por eklabori por Graysoft, softvara firmao bazita en Milvokio. Tiam li laboradis pri alternativo al ARC de Thom Henderson, nomita PKARC. ARC estis skribita en C, kun la fonto havebla en la bultenejo de System Enhancement Associates. PKARC, skribita parte en asembla lingvo, estis ege pli rapida. Katz havis specialan talenton por optimumigi kodon. Aldone al skribi rapideckritikan kodon en asembla lingvo, li skribis C kodon por la sama tasko en pluraj malsamaj vojoj kaj poste ekzamenis la rezultan kompilaĵon por selekti la plej efikan asemblan kodon. Unue li publikigis nur PKXARC, maldensiga programo, kiel freeware (senpaga programaro). Ĝia multobla rapideco kaŭzis ĝian tre rapidan disvastiĝon tra la bulteneja komunumo. La tre pozitivaj komentoj instigis Katz-on liberigi lian densigilan programon, PKARC kaj poste igi la softvaron propagaĵo. Katz fondis PKWARE, Inc. (Phil Katz Software) en 1986, kun la firmaaj operacioj lokiĝintaj en lia hejmo en Glendale, Viskonsino, sed li restis ĉe Graysoft ĝis 1987.[2] Steve Burg, eksa Graysoft programisto, aliĝis PKWARE-on en 1988.

Procesoj[redakti | redakti fonton]

En la finaj 1980aj jaroj, disputo ekestiĝis inter System Enhancement Associates (SEA), kreintoj de la programo ARC, kaj PKWARE. SEA procesigis Katz-on por varmarko kaj kopirajta malobservo. La plej granda indico dum la proceso estis de sendependa softvara fakulo, John Navas, kiu estis nomumita de la tribunalo kompari la du programojn. Li deklaris ke PKARC estis derivaĵo de ARC, atentiganta ke komentoj en ambaŭ programoj estis ofte identaj, inkluzivantaj literumajn erarojn.[3]

La 2an de aŭgusto 1988 la akuzantoj kaj akuzatoj anoncis kompromison en la kazo, kiu inkluzivis konfidencan kruc-licencan akordon. Laŭ la akordo, SEA licencis PKWARE por ĉiuj la ARC-kongruaj programoj eldonitaj de PKWARE dum la periodo komence de la unua publikado de PKXARC fine de 1985 al 31a de julio, 1988, kompense de malpublika sumo. PKWARE konsentis pagi SEA-on por akiri licencon kiu permesis la disdonadon de la PKWARE-a ARC-kongruaj programoj ĝis la 31a de januaro, 1989, post kiam PKWARE ne licencu, eldonu aŭ distribuu ajnan ARC-kongruan programon aŭ ilon kiu procezus ARC-kongruajn dosierojn. Interŝanĝe, PKWARE licencis al SEA uzon de sia fontokodo por la programoj ARC-kongruaj de PKWARE. PKWARE ankaŭ konsentis ĉesi ajnan uzon de la varmarko ARC de "SEA" kaj ŝanĝi la nomojn aŭ markojn uzitajn kun la programoj de PKWARE al nekonfuzaj alternativoj. La restantaj detaloj de la interkonsento estis hermetikigitaj. Kiel part de la kompromiso, la akuzatoj ne agnoskis misfaron aŭ malbonfaron.[4] La Viskonsina tribunala ordono montris la akuzatoj estis ordonitaj pagi damaĝkompenson al la akuzantoj por siaj agoj. Nome, la akuzitoj troviĝis malrespekti la kopirajtojn kaj varmarkon de la akuzintoj kaj agi je maljustaj komercaj praktikoj kaj maljusta konkurso.[5]

La likita interkonsenta dokumento malkovris ke la kondiĉoj de la kompromiso mem inkludis pagon de akuzitoj al akuzintoj $22,500 por pasintaj tantiemoj kaj $40,000 por elspezoj. Krome, la akuzitoj pagis al la akuzintoj tantieman kotizon de 6.5% el ĉiuj enspezo ricevita por ARC-kongruaj programoj je ĉiuj ordoj ricevitaj post la efika dato de la interkonsento. Tia enspezo inkluzivus ajnajn licencajn kotizojn aŭ propagaĵaj registriĝoj, kiun ili ricevis post la eksvalidiĝo de la licenco, por ARC-kongruaj programoj. Interŝanĝe, la akuzinto ankaŭ pagus komisionon de 6.5% el ajnaj licencaj kotizoj ricevitaj de la akuzinto de ajna licencito plu-gvidita al la akuzinto de la akuzitoj, ĉu antaŭ aŭ post la findato de la licenco.[6]

Post la proceso, PKWARE publikigis lastan version de ĝia PKARC kaj PKXARC iloj sub la nova nomo "PKPAK" kaj "PKUNPAK" kaj de tiam koncentris je evoluigi la apartajn programojn PKZIP kaj PKUNZIP, kiuj estis bazitaj sur novaj kaj malsamaj dosierdensigilaj teknikoj. Tamen, post la renomiĝo, SEA ekigis proceson kontraŭ PKWARE por malrespekto de juĝago, ĉar ĝi daŭre uzis sian protektitan markon "ARC" verbigante la substantivon ARC en la PKPAK-a manlibro.[7] La Usona distrikta tribunalo de la Orienta Distrikto de Viskonsino juĝis ke la peto de SEA malvenkis kaj la akuzito rajtis akiri kompenson por advokata kosto de $500.[8]

La disputo inter SEA kaj PKWARE rapide vastiĝis en unu el la plej grandaj polemikoj kiujn la bulteneja mondo iam ajn vidis.[9] La proceso ekigita de SEA koleris multajn uzantojn de propagaĵoj kiu perceptis ke SEA estis "granda, senvizaĝa kompaniego" kaj Katz estis "la eta ulo". Fakte, tiotempe ambaŭ SEA kaj PKWARE estis malgrandaj hejmo-bazitaj firmaoj. Tamen, la komunumo plejparte konsentis kun Katz, ĉar SEA provis postfakte deklari la ARC dosieran formaton fermitan kaj proprietan. Katz ricevis pozitivan publikecon per liberigo de la APPNOTE.TXT specifo, kiu dokumentis la zipan dosieran formaton, kaj per deklaro ke la zipa dosiera formato ĉiam estus libere efektivigi ĝin en konkurencanta softvaro. La fina rezulto estis ke la ARC formato rapide maluziĝis kiel la superrega maldensiga formato je bultenejoj kaj post nelonga periodo de konkurencaj formatoj, la zipa formato estis adoptita kiel la superrega normo.

PKZIP[redakti | redakti fonton]

PKZIP igis Katz-on unu el la plej bone konataj aŭtoroj de propagaĵoj ĉiam ajn. Kvankam PKWARE fariĝis multemilion-dolara firmao, Katz estis pli notita por lia teknika kompetenteco ol komerca lerteco. Lia familio helpis lin administri la firmaon, sed li poste maldungis ilin kiam ili neis lin aliri al la profitoj de la firmao.[10]

Katz neflekseble oponis Microsoft Windows-on en la fruaj 1990aj jaroj. Tio ĉi kaŭzis ke PKWARE perdis la ŝancon unue alporti PKZIP al la platformo.

Alkoholismo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Katz batalis alkoholismon dum jaroj. Lia plej frua konata aresto okazis en 1991. Post ĉirkaŭ jaro, Katz estis denove kondamnita pro ebria veturado. Inter 1994 kaj septembro 1999, Katz estis arestita kvin fojojn por kondukado post interrompo aŭ revokado de lia kondukpermesilo.

Antaŭ lia morto, la Ŝerifa Departemento de la Distrikto Ozaukee havis plurajn elstarajn mandatojn kontraŭ Katz, inkluzive de forlaso de garantiaĵo kaj akuzoj de kondukado de veturilo kiam ebria kaj kondukado post revokado.[11]

La 14an de aprilo, 2000, je la aĝo de 37, Katz estis trovita senviva en hotela ĉambro kun malplena botelo de pipromenta ŝnapso en lia mano. La raporto de krimpatologo deklaris lian morton rezulto de akuta pankreata sangado kaŭzita de kronika alkoholismo.[12][13]

Referencoj[redakti | redakti fonton]