Pierce Brosnan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierce Brosnan
Pierce Brosnan en la Festivalo de Cannes en 2002.
Pierce Brosnan en la Festivalo de Cannes en 2002.
Persona informo
Pierce Brosnan
Naskonomo Pierce Brendan Brosnan
Naskiĝo 16-a de majo 1953
en Ŝablono:Flagicon Drogheda, Graflando Louth, Irlando
Lingvoj angla vd
Loĝloko Malibu vd
Ŝtataneco IrlandoUsono vd
Alma mater Lernejo de Arto Sankta Martino • Elliott School • Drama Centre London vd
Subskribo Pierce Brosnan
Memorigilo Pierce Brosnan
Familio
Edz(in)o Cassandra Harris (1980–1991)
Keely Shaye Smith (2001–)
Infanoj Chris Brosnan • Sean Brosnan • Charlotte Brosnan • Paris Brosnan vd
Profesio
Okupo aktorofilmproduktoro • mediprotektulo • filmaktoro • televida aktoro • teatra aktoro vd
Aktiva en Irlando vd
Aktiva dum 1979 - nuntempo
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Premio Ora Frambo
La plej malbona kantista faro
2008 Mamma Mia!
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierce Brendan BROSNAN estas irlanda kaj brita aktoro nun vivanta en Usono. Li naskiĝis la 16-an de majo 1953 kaj fariĝis tutmonde populara dank'al famaj britaj kaj usonaj filmoj inklude kvar James Bond, la angla Agento 007, kiun li rolis 4 fojoj de 1995 ĝis 2002.

Biografio

Ununura filo naskita en Drogheda, Graflando Louth, kiu estas en norda parto de la Respubliko de Irlando proksime de la landlimo kun Nord-Irlando, Pierce havis malfacilan vivkomencon. Lia patro foriris kiam li estis dujaraĝa kaj tiam lia patrino nepris transloĝiĝi al Britio pro manko de vivrimedoj kaj fine trovis flegistinan laboron en Londono. Ŝi tiam konfidis la edukadon de la infano al siaj gepatroj, kiuj vivis en afliktaj kondiĉoj. Lerneje, Pierce fariĝis iel nesocia. Li preferis legi hejme irlandajn kaj britajn klasikajn librojn. Kiam li atingis sian 11-an jaron, li vojaĝis Londonon por retrovi sian patrinon, kiu intertempe reedziniĝis kun skota veterano de la dua mondmilito ; La duonpatro de Pierce ŝajnis havi grandan influon al la infano, kiu tuj amis lin. Pierce daŭre ne ŝatis la lernejon kaj restadis en biblioteko, sed li ankaŭ interesiĝis pri desegn- kaj pentrarto. Li do baldaŭ ĉesis sian lernadon kaj provis komenci karieron kiel reklama desegnisto, sed li rapide konstatis, ke li ne posedis bonan stilon kaj estis devonte halti. Li poste pli-malpli hazarde retroviĝis en teatro kaj tie li malkovris, por kio li ja posedis talenton ; li tuj enŝoviĝis en la aktoran mondon. En 1976, la dudek-tria junulo renkontis Cassandra Harris kaj ili unuavide enamiĝis kaj eĉ geedziĝis. Cassandra jam havis du infanon, Charlotte kaj Christopher, kaj Pierce tuj konsideris ilin kiel siaj propraj infanoj. Ekde 1984, la familio grandiĝis por bonveni unu plian bebon nomata Sean. Dumtempe, Cassandra kuraĝigis Pierce ekkarieri kiel aktoro kaj kiam li ricevis proponon por roli en brita televidserio, Pierce, ankoraŭ pelita de Cassandra, subskribis. Tiel ekis lia aktorkariero en la serio Remington Steele, en kiu li rolas humuran, flegman kaj tre britan detektivon. Tiu ulo pensigas al James BOND, alia pistolarmata kaj ĉiama fikciulo.

Trafe, la produkciuloj de la filmserio James Bond estis en 1986 serĉantaj aktoron post la halto de Roger Moore. Ili demandis Pierce Brosnan, ĉu li estus volanta surmeti smokingon de la agento. Tiaj okazoj estas tre maloftaj en aktoraj karieroj, sed bedaŭrinde Brosnan nepre devis kontinui roli Steele, pro nehaltebla kontrakto, kaj do li rifuzis, elrevigita. Albert R. Broccoli, la 007-a produkciulo do anstataŭis lin de Timothy Dalton. Dumtempe, kaptita en sia daŭrema serio, Brosnan sentas sin malkomforta, sed vere ekis grava malfeliĉo en lia familio en 1989, kiam ili malkovris, ke Cassandra havas ovarian kanceron. Dum du jaroj, la tuta familio bataladis kontraŭ la malsano, sed fine estis venkita. Brosnan-a edzino mortis en 1991 kaj ekde tiu momento, Pierce sinkis kaj ekkondutis kiel suicidemulo. En la filmoj en kiuj li rolis, li insistis por fari la plej danĝerajn situaciojn. Li ŝajnis neniita. Sed kiel post vetero malbela lumas suno plej hela, Brosnan havigis al si post sia plej malfeliĉa tempo sian plej feliĉan okazon : Post du filmoj, Timothy Dalton ĉesis sian partoprenon en la Bond-a serio. Broccoli, kiu ne forgesis la ĉarman aktoron de Remington Steele, tuj rekontaktis Brosnan kaj tiel komencis lia renoviĝo en la persono de la angla spiono. Pierce tiam deklaris ke "li neniam pensus havi duan ŝancon" kaj ke cetere "la unua filmo, kiun li infane spektis estis Goldfinger - Orfingroj. Tiel aperis en 1995, GoldenEye - Orokulo. Multaj spektantoj, senpacience atendantaj la novan James Bond post ses jaroj de halto, kaj nefidema pri la nova aktoro, baldaŭ ekaplaŭdis al la ludado de la irlanda aktoro, kaj kelkaj eĉ diris, ke li renoviĝis la serion, kiu komencis laciĝi. La sukceso de Goldeneye - Orokulo estis je 300 milionoj da dolaroj tutmonde, kiu estis la duobla ol antaŭa filmo kun Dalton kaj oni kelkfoje diras, ke Pierce Brosnan estas la James Bond de la nova generacio de spektantoj, kiuj ne estis konvinkitaj de Sean Connery, tro malproksima de iliaj moralaj valoroj. Ĉiukaze, Brosnan kontinuis roli James Bond en 3 filmoj : Tomorrow never dies - Morgaŭo neniam mortas en 1997, The world is not enough - La mondo ne sufiĉas en 1999 kaj Die another day - Mortu alitage en 2002, sed ankaŭ rolis en gravaj filmoj dumtempe kiel Mars Attacks - Marso ekatakas!The Thomas Crown affair - La Thomas Crown-a intrigo. Li cetere eĉ mokis sin kiel James Bond en la filmo The tailor of Panama - La tajloro de Panamo. Li ĉesis sian aventuron kun James Bond en 2002 okaze de la 40-a datreveno de la unua EON-a 007-a filmo kaj daŭrigas sian kinan karieron. Li ricevis en julio 2003 de Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeto la 2-a la premion OBE (ordo de la brita empiro) pro "rimarkeblajn servicojn al la kina industrio". Li nun vivas en Havajo kun sia nova edzino Keely Shaye Smith.

Filmografio

Eksteraj ligiloj