Piero Bargellini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Piero Bargellini
Piero Bargellini.jpg
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1897 (1897-08-05)
en Florenco
Morto 28-a de februaro 1980
en Florenco, Italio
Religio katolika eklezio [#]
Nacieco Itala
Lingvoj itala lingvo [#]
Ŝtataneco ItalioItala reĝlando [#]
Alma mater Salvemini [#]
Profesio
Profesio verkisto, politikisto
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Piero Bargellini (naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1897 en Florenco, mortis la 28-an de februaro 1980 samloke) estis itala verkisto kaj politikisto.

Animanto de kultura debato kaj efika popularigisto pri historio kaj arto, precipe de Florenco (kies urbestro li estis je la tempo (1966) de la inundo).

Ŝuldiĝas al li la ampleksa artikolo “Sandro Botticelli e i suoi disegni per la Divina Commedia” (Sandro Botticelli kaj liaj desegnaĵoj por la Dia Komedio) ĉekape (paĝoj XXVI-XLV) de la monumenta eldono de la Dia Komedio tradukita al Esperanto de Giovanni Peterlongo, SIEI-Lemonnier, Milano-Firenze, 1963.