Pioĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa simpla pioĉo

Pioĉo estas hakfosilo, laborilo, konsistanta el ligna tenilo perpendikulara al fera kurbiĝanta stango, kies unu fino estas pinta kaj alia plata, larĝa kelkajn centimetrojn. Ĝi estas uzata por laboro en malmola grundo, rokaĵoj, ŝtonoj, glacio. Por mola grundo oni uzas rastron, kiu havas pli larĝan kapoparton.

glacia pioĉo el la 1970-a jaroj, kun ligna tenilo

Tipo de pioĉo estas la glacia pioĉo, kun akra pinto ĉe la tenila fino. Ĝia moderna formo estas el malpeza materialo, kun dentumado ĉe la kapoparto por pli firme kapti la glacion.

Laŭ Francisko Azorín pioĉo estas Ilo, uzata por fosi k. dekonstrui, konsistanta el fero stango - kies ekstremoj estas pinta, unu el ili, platotranĉa la alia - perpendikle fiksa je ligna tenilo.[1] Li indikas etimologion el kelta pik (pikilo, pinto) kaj de tie la latina picus, picutius, picocia. Kaj li aldonas la terminon pioĉi, por labori per pioĉo.[2]

Tipoj de pioĉo[redakti | redakti fonton]

  • Glacia pioĉo
  • Hakpioĉo : je unu flanko estas hakilo.
  • Kloakista pioĉo : pioĉo kun je unu fino plata pinto por tranĉi asfalta tegaĵo kaj alia pinto kun hoko por levi stratajn kloakajn kovriloj .
  • Minpioĉo : ĝi estas pli mallonga por labori pli bone en minejo.
  • Pikpioĉo : nur kun unu aù du pikaj pintoj.
  • Plugpioĉo : vidu hojo.
  • Sark-pioĉo : unu fino estas larĝa plato kaj de alia du aù tri pintoj por sarki grundon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 165.
  2. Azorín, samloke.