Pistilo kaj pistujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipaj pistilo kaj pistujo

Pistilo kaj pistujo estas ilo por pecetigi aŭ pulvorigi plantojn, semojn, salon ktp.

La pistujo estas bovloforma, kutime sufiĉe peza ujo el metalo, ŝtono, porcelano, ligno ktp. La pistilo estas plej ofte sammateriala bastoneto per kiu oni frapas aŭ prempuŝas la pistotan materialon.

La eno de la pistujo estas glata.

En farmakologio oni uzas pistilon kaj pistujon ekzemple por pisti drogojn kun volatilaj oleoj. La stokorganoj estas tiel detruataj kaj la oleo liberigata.

Historio

Pistiloj kaj pistujoj ekzisis jam en prahistoria epoko, kiam oni uzis ilin por pecetigi planterojn aŭ substancojn, ekzemple por krei farbojn.

La plej malnovaj ĝis nun trovitaj pistiloj kaj pistujoj devenas el Wadi Kubbaniya en Egiptio.

Fotogalerio


Bibliografio

  • Edmund Launert: Der Mörser. Geschichte und Erscheinungsbild eines Apothekengerätes. Materialien, Formen, Typen. (pistilo kaj pistujo. Historio kaj formo de apoteka ilo) Munkeno: Callwey, 1990. 216 p. ISBN 3-7667-0985-2
  • B. Dubbe: Die Mörsersammlung Ernst Genz. 1000 Mörser aus 10 Jahrhunderten. (la kolekto de pistiloj kaj pistujoj de Ernst Genz. 1000 pistiloj kaj pistujoj el 10 jarcentoj.) Berg am Starnberger See, 1994. 382 p.
  • Dirk A. Koning: Bronzemörser (bronzaj pistiloj kaj pistujoj), Frankfurto ĉe Majno 1975

Vidu ankaŭ