Pljevlja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pljevlja
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 84210
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 19 136  (2011) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 19° 21′ O (mapo)43.35661666666719.350208333333Koordinatoj: 43° 21′ N, 19° 21′ O (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 1346 km² ( 134 600 ha) [+]
Pljevlja (Montenegro)
Pljevlja (Montenegro)
DEC
Pljevlja
Pljevlja
Situo de Pljevlja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pljevlja [+]
vdr

Pljevlja (serbe Пљевља, turke Taşlıca) estas urbo kaj municipo en plej norda Montenegro, limante kun Serbio kaj Bosnio kaj Hercegovino norde. La urbo situas je 770 m super la marnivelo. apud la rivero Ćehotina kiu ene de Bosnio kaj Hercegovino kunfluas kun la Drina. La monto Ljubišnja en la municipo atingas ĝis 2 238 metrojn super la marnivelo. La municipo havas ĉefe serban enloĝantaron [1].

Pljevlja havas ĉ. 21.000 loĝantoj, dum la komunumo havas 36.916 loĝantojn ( 2003 ). Kun 1,346 km², la municipo estas la tria plej granda en Montenegro. 60% estas serboj, 21% montenegranoj, kaj 14% bosnianoj kaj aliaj islamanoj. [ bezonas referencon ]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la kaverno Mališina oni trovis restaĵojn de setlejoj el la glaciepoko, dum Medena Stijena havas riĉajn trovaĵojn el la ŝtonepoko. La iliriaj triboj estas konsideritaj la unuaj kleraj homoj de la areo, kiuj estis invaditaj fare de la romianoj en la unua jarcento.

La romia urbo Municipium S estis granda komercurbo kaj religia centro en Dalmatio, kaj la dua plej granda romia setlejo en nuna Montenegro post Doclea, kiu situis proksime de la nuna Podgorico. Oni trovis netaksajn vitrofaraĵojn el romiaj tempoj.

En la 6-a jarcento alvenis la slavoj kaj fondis la urbon Breznik (Breznica), kiu estas unuafoje menciita en 822. La urbo iĝis unu el la ĉefaj en la serba ŝtato Raška (Рашка‏, latine Rascia). Kelkaj komercvojoj en Balkano transiris ĉi tie, kaj en 1338 la urbo ricevis doganejon. En 1462, la urbo venis sub la turkojn. Ili nomis la urbon Taslidža ("montfontoj"). Sed tio ne malhelpis kristanan monaĥejon - al la Sankta Triunuo - starigi tri jarojn poste.

La ĉefurbo de Sanjak Hercegovina estis translokigita al Pljevlja de Foča en 1572. La turkoj komencis intensan konstruagadon, inkluzive de la moskeo de Husein Paŝa en 1569. La urbo ricevis la statuson de kasba kaj estis provizita per kloaksistemo en la 17-a jarcento. Estas kredite ke la urbo tiam havis 1,050 domojn inkluzive de la plej proksimaj antaŭurboj.

Pljevlja havis ĝardenojn, banejojn, moskeojn kaj monaĥejojn, kaj nur Mostar estis pli granda urbo ene de la Hercegovina-Sanjak. Nur kiam la Sanjak-ĉefurbo estis translokigita al Mostar en 1833, la malkresko komenciĝis por Pljevlja, kiu estis subigita al Sanjak Novibazar (Novi Pazar) [2]. Kvindek jarojn poste - en 1878 - la urbo estis konkerita fare de aŭstraj soldatoj. Sub aŭstra regado, la urbo denove prosperis, kaj akiris industrion kaj bierfarejon en 1889 [3].

La turkoj reprenis la urbon en 1908, kaj iĝis parto de Sanjak Taşlıca. En 1912, montenegraj kaj serbaj trupoj konkeris la urbon. En 1913, la urbo estis parto de la Reĝlando Montenegro [4], kaj de 1918 en Jugoslavio.

Transporto kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Pljevlja estas turisma urbo, kun la Monaĥejo Sankta Triunuo kaj la Moskeo Husein Paŝa kiel ĉefaj vidindaĵoj. La minaretoj ĉe Husein Paŝa estas la plej altaj en Balkano.

La ĉefa enspezo tamen venas de la termocentralo kaj la urbo, kiu kovras 45% de la energibezonoj de Montenegro. En minadinstalaĵo ekster la urbo, 100% de la tuta konsumo de karbo en la lando ankaŭ estas produktitaj. La minejo Šuplja stijena ankaŭ havas eltiron de zinko kaj plumbo. Ekzistas ankaŭ ampleksa arbodehakado kaj agrikulturo en la municipo.

Pljevlja havas ĉefvojkonekton al Serbio en la nordoriento kaj lokaj vojoj sude al Mojkovac kaj Bijelo Polje en Montenegro. Vojkonektoj estas ĝenerale malbonaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pljevlja. waytomonte. Arkivita el la originalo je 2023-03-29. Alirita 31 July 2022.
  2. Jovan Cvijić, Balkansko poluostrvo i južnoslovenske zemlje, Belgrade: Zavod za izdavanje udžbenika, 1966, pp. 151-152.
  3. Goran Malidžan (March 10, 2013) Od "pljevaljskog" ne ostade ni pjena (serbe). Vijesti. Alirita March 2, 2019.
  4. Adnan Prekić (December 12, 2012) Politika Crne Gore u pljevaljskom kraju 1912/13 godine u izvještajima ministarstava Kraljevine Crne Gore (serbe). Arkivita el la originalo je 2019-03-06. Alirita March 2, 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]