Plurlingva Biblio
Aspekto
Plurlingva Biblio aŭ Poliglota Biblio (el la antikve-greke πολύ-γλώττα, pluraj-lingvo) estas eldono de la Biblio presita laŭ diversaj lingvoj. Tiuj plurlingvaj bibliaj tekstoj estas unuaj bazoj por la Biblia kritiko.
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]- Heksapla aŭ Heksaplo (Antikgreka Ἑξαπλά, sesobla) estis ekzegeza eldono de la Malnova Testamento kompilita de Origeno el Aleksandrio antaŭ ol la jaro 245-a kaj perdita ekde la 7-a jarcento. La verkon konstituis ses Bibliaj versioj, tiel dsipoziciitaj paralele flankaj kolonoj[1]:
- la originala hebrea teksto (verŝajne la pra-Masora Biblio)
- greka transskribo de la hebrea teksto (dirta “seculda” - dua)
- la greka traduko de Aquila el Sinopo
- la greka traduko de Simako
- la greka traduko de la Septuaginto, reviziita de Origeno
- la greka traduko de Teodociono
- La Plurlingva Komplutensa Biblio estas la historie unua presita poliglota eldono de la tuta Biblio.[2]. Ĝi estis iniciatita de franciskana Francisco Jiménez de Cisneros, ĉefepiskopo de Toledo, kaj presita tra 1514 kaj 1517 en ses volumoj de Arnao Guillén de Brocar. La unuaj kvar entenas la Malnovan Testamenton, ĉiu paĝo estas dividita laŭ tri tekstaj kolonoj vertikalaj kaj paralelaj: ekstere la hebrelingva, centre la latinlingva (Vulgato kaj maldekstre la greklingva Septuaginto. En la fundopaĝoj de la Pentateŭko estis aldonita la aramea Targum Onkelos kaj ties latina versio. La kvina volumo, entenanta la Novan Testamenton, konsistas el paralelaj kolonoj kun la greka teksto kaj la latina (Vulgato). La sesa volumo entenas diversajn vortarojn: hebrea, aramea kaj greka, krom diversaj apendicoj.[3]
- La Psalterium, nome la libro de la psalmaro, zorge de Agostino Giustiniani, episkopo de la tiama diocezo de Nebbio (Korsiko), publikigita en Ĝenovo [4] la 16-an de oktobro de 1516 ĉe la presejo de milana presisto.[5]. La biblia teksto estis prezentata en ok paralelaj kolonoj en kiuj estis reproduktitaj, sinsekve, la origina hebrea teksto, ĝia laŭlitera versio latinigita de la Giustiniani mem, la versio de la Vulgato, la greka teksto de la Septuaginto, la araba teksto, la aramea teksto, la latina traduko de la samo kaj, fine, la komentaj “skolioj”. La ambicia projekto de Giustiniani ne etendiĝis al la tuta Biblio pro manko de financaj helpoj. [6].
- La Plurlingva Biblio de Antverpeno verko financita de reĝo Filipo la 2-a de Hispanio pro tio dirita ankaŭ “Poliglota Biblio aŭ Reĝa Biblio), zorge de studuloj koordinataj de hispana orientalisto Benito Arias Montano kaj presita ĉe fama presisto Christophe Plantin en la periodo de 1569 kaj 1572, aldonis al la Plurlingva Komplutensa Biblio la sirian version de la Nova Testamento kaj la aramean version de diversaj libroj de la Malnova Testamento.[7]
- La Plurlingva Biblio de Parizo, eldonita en dek volumoj zorge de la ŝtatkonsilisto de la financanta parlamento de Parizo Guy Michel Le Jay en la jaroj 1628-1645 ĉe la presisto Antoine Vitré de Parizo. Ĝi prezentas la versiojn hebrean, samarianan, ĥaldean, grekan, sirian, latinan kaj araban. Krome ĝi entenas, interalie, la unuajn tekstojn de la Malnova Testamento presitajn, zorge de Gabriel Sionita kaj Abramo Ecchellense, en la siria lingvo, plue en ĝi aperas la Samariana Pentateŭko kaj versio de Jean Morin (Joannes Morinus)[8]. Inter la kolaborantoj figuras ankaŭ Filipo el Akvino.
- La Plurlingva Biblio de Londono eldonita de Brian Walton en la jaroj 1653-1657; ĝi kompletigas la Plurlingvan Biblion de Parizo per aldono al tiu ĉi apartan persan version.[9].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ la hebrea alfabeto “Abjad”.
- ↑ La unua presita kaj volgarlingva, ne plurlingva tamen, estis tiu de la itala Nicola Malermi.
- ↑ Kuriozaĵo: Kiam Erasmo el Roterdamo sciis, spite de la silento de la hispanaj kompilistoj, ke oni en Hispanio estas pretiganta kritikajn grekajn tekstojn por la plurlingva komplutensa, hastiĝis selekti grekajn bibliajn tekstojn por la eldono, kiuj poste eniris en la Textus Receptus, de sia programita publikigo. Fakte, li atingis la eŭropan merkaton unua, sed poste oni devis pluflanke revizii lian selekton (Textus Receptus)
- ↑ Tiam la insulo Korsiko apartenis al la respubliko de Ĝenevo.
- ↑ Psalterium Hebraeum, Graecum, Arabicum et Chaldeum, cum tribus Latinis interpretationibus atque glossis, Genuae: impressit miro ingenio Petrus Paulus Porrus: in aedibus Nicolai Iustiniani Pauli, 1516 mense VIIIIbri
- ↑ «GIUSTINIANI, Agostino». En: Dizionario Biografico degli Italiani, Volume LVII, Roma: Istituto dell'Enciclopedia Italiana, 2002
- ↑ Kiel rimarendas, la Hispanio elstaris en tiuj poliglotaj projektoj, favorata ankaŭ de vasta juda ĉeesto el kiu ĝi povis ricevi originajn masorajn tekstojn.
- ↑ Biblia 1. Hebraica, 2. Samaritana, 3. Caldaica, 4. Graeca, 5. Syriaca, 6. Latina, 7. Arabica, quibus textus originales totius Scripturae Sacrae, quorum pars in editione Complutensi, deinde in Antuerpiensi regiis sumptibus extat, nunc integri, ex manuscriptis toto fere orbe quaesitis exemplaribus, exhibentur, Lutetiae Parisiorum: excudebat Antonius Vitre, Regis, Reginae regentis, & Cleri Gallicani Typographus, 1629-1647
- ↑ Biblia Sacra Polyglotta, edidit B. Walton, Graz: Akademischen Druck- u. Verlagsansstalt, 1963, edizione fotomeccanica de Londinii: excudebat Thomas Roycroft, 1653-57
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Versioj de la Biblio
- Fontoj de la hebrea teksto de la Biblio
- Masora teksto
- Targum
- Plurlingva Komplutensa Biblio
- Biblia kritiko
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Reilly, W. (1911). Polyglot Bibles. In: The Catholic Encyclopedia, New York: Robert Appleton Company. Retrieved December 25, 2011
- Katolikaj enciklopedioj: