Pluvboto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klasikaj pluvbotoj el natura gumo
Laŭmodaj modeloj el PVC
Praktika uzo de gumbotoj ĉe konstruado

Pluvbotogumboto estas genu- ĝis sur-alta akvorezista boto. Tradicie tiaj botoj estis faritaj el gumo, sed nuntempe oni uzas ankaŭ termoplastajn plaston.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam indiĝenaj popoloj de Sudameriko verkis specon de gumboto, ensorbigante plantosukon al ŝtofaj ŝuoj. .

En Eŭropo oni unue ne multe interesiĝis pri akvorezistaj botoj aŭ aliaj vestaĵoj el gumo. Kiam varmegis la botoj gluis ĉe la korpo kaj kiam malvarmegis ili truiĝis. Nur kiam en 1840 Charles Goodyear hazarde malkovris, ke kaŭĉuko miksita kun sulfuro kaj fulgo kaj varmigita, vulkaniziĝas kaj iĝas daŭre elasta kaj ne gluema, gumproduktoj kaj do ankaŭ gumbotoj trovis amase aĉetantojn.

La usonano Hiram Hutchinson aĉetis licencon de Charles Goodyear por la fabrikado de gumbotoj. Li fondis en la jaro 1853 en Francujo fabrikon por gumbotoj, ĉar la tiama ĉefe kamparana Eŭropo ŝajnis al li ege bona merkato. Liajn botojn li vendis sub la marko "A l'Aigle" (de la aglo), kiel tributo al la usona blazonbesto. La firmao Hutchinson ekzistas ankoraŭ nuntempe kaj fabrikas altkvalitajn gumbotojn por profesia kaj feritempa uzo. La markonomo estis plilongigita al "Aigle".

Henry Lee Norris translokiĝis en la jaro 1855 de Ameriko al Skotlando por tie krei gumbotfabrikon. Post unu jaro ekfabrikiĝis la unuaj botoj de la North British Rubber Company en Edinburgo. Ĉirkaŭ 100 jarojn poste, vintre 1955, la firmao prezentis tiam novmodelan verdan gumboton, kiu ankoraŭ nuntempe estas konata kiel "Original Hunter Boot" (Hunter estas la kortumliveristo de la brita reĝfamilio).

En la jaro 1927 la franco Claude Chamot volis produkti gumbotojn. Li elektis kiel markonomon "Le Chameau" (la kamelo), kromnomon, kiun li ricevis infanaĝe. Ankaŭ tiu firmao daŭre produktas altkvalitajn gumbotojn.

Dum jardekoj pluvbotoj estis la preferata piedvesto dum malseka vetero, ĉar kutimaj ŝuoj plej ofte havis ledajn plandumojn, kiuj moliĝis dum pluvado. En la 1980-aj jaroj tamen gumbotoj elmodiĝis, almenaŭ por feritempa kaj sporta uzoj, ĉar vendiĝis akvorezistaj ŝuoj el Gore-Tex kaj aliaj novaj materialoj. Nur fine de la 1990-aj jaroj gumbotoj denove modiĝis. Post kiam komence de la 2000-aj jaroj steluloj portis gumbotoj dum diversaj eventoj, ili iĝis ekde la jaroj 2005 moda aldonaĵo, kiu pli kaj pli disvastiĝis. Ĉefe virinaj modeloj estas nuntempe tre koloraj aŭ buntaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]