Podlaĥia provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Podlaĥia Provinco
Flago Blazono
flago blazono
Provincoj de Pollando
Situo
ĉefurbo Bjalistoko
areo 20 187,01 km²
nombro de loĝantoj (laŭ stato
31-an de decembro 2007)
1 192 660
distriktoj:
Distriktoj
vdr

Podlaĥia Provinco (pole: Województwo podlaskie) estas unu el la 16 vojevodioj (provincoj) de Pollando. Ĝi situas en la nord-orienta parto de la lando, en la geografia centro de Eŭropo.

La nocioj Podlaĥio kaj Podlaĥia Provinco ne estas samsignifaj. La partoj centra kaj suda de la provinco troviĝas en historia Podlaĥio, la norda - en Suvalkio, la okcidenta - en Mazovio k.a. Cetere, partoj de Podlaĥio troviĝas ankaŭ en la Lublina Provinco.

Ĝi havas 20 180 km² kaj 1 221 000 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Bjalistoko.

La blazono de Podlaĥia Provinco montras supre la aglon de Pollando kaj malsupre la rajdantan kavaliron Vytis kiu estas la simbolo de Litovio. Aparte la oriento de la provinco, kiu historie apartenas al la etnografia regiono Suvalkio de Litovio, estis dum la mezepoko dulingva, pola kaj litova.

Urboj

En la provinco troviĝas 39 urboj, inter kiuj tri (Białystok, Suwałki kaj Łomża) estas samtempe distriktoj. La urboj estas sube listigitaj laŭ la loĝantonombroj (la datumoj de la 31-a de decembro 2005):

  1. Białystok294.830 (102 km²)
  2. Suwałki69.268 (65,50 km²)
  3. Łomża63.819 (32,71 km²)
  4. Augustów29.971 (80,93 km²)
  5. Bielsk Podlaski - 27.787 (26,88 km²)
  6. Zambrów22.782 (19,02 km²)
  7. Grajewo22.718 (18,93 km²)
  8. Hajnówka22.159 (21,29 km²)
  9. Sokółka18.945 (18,61 km²)
  10. Łapy16.611 (11,90 km²)
  11. Siemiatycze15.178 (36,25 km²)
  12. Kolno10.772 (25,08 km²)
  13. Mońki10.461 (7,66 km²)
  14. Czarna Białostocka9.611 (14,28 km²)
  15. Wysokie Mazowieckie9.279 (15,24 km²)
  16. Wasilków8.872 (28,15 km²)
  17. Dąbrowa Białostocka6.165 (22,64 km²)
  18. Sejny5.971 (4,49 km²)
  19. Choroszcz5.424 (16,79 km²)
  20. Ciechanowiec4.923 (26,01 km²)
  21. Supraśl4.554 (5,68 km²)
  22. Brańsk3.800 (32,43 km²)
  23. Michałowo - 3.621 (2,15 km²)
  24. Szczuczyn3.576 (13,23 km²)
  25. Knyszyn2.851 (23,68 km²)
  26. Krynki - 2.709 (3,85 km²)
  27. Lipsk2.500 (4,97 km²)
  28. Stawiski2.455 (13,28 km²)
  29. Zabłudów2.396 (14,30 km²)
  30. Szepietowo - 2.371 (1,96 km²)
  31. Suchowola2.255 (25,95 km²)
  32. Drohiczyn2.092 (15,68 km²)
  33. Nowogród2.014 (20,55 km²)
  34. Jedwabne1.908 (11,47 km²)
  35. Tykocin1.906 (28,96 km²)
  36. Goniądz1.903 (4,28 km²)
  37. Rajgród1.677 (35,18 km²)
  38. Kleszczele1.438 (46,71 km²)
  39. Suraż980 (33,86 km²)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

La oficiala podlaĥia informa TTT-paĝaro en Esperanto

Ŝablono:Ĝermo-geografio