Pointe-Noire

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pointe-Noire estas metropolo, la dua plej granda urbo de la lando, regiona ĉefurbo kaj marhaveno en Respubliko Kongo. La loknomo signifas: nigra punkto.

Pointe-Noire sur mapo de Kongo

Bazaj informoj

Geografio

Pointe-Noire situas laŭ Atlantiko sur ebenaĵo.

Historio

Portugaloj vidinte tiun lokon el la ŝipoj vidis nigran rokon "Ponta Negra", tial ĝi iĝis grava navigada punkto ekde 1484. Baldaŭe ĝi estis fiŝkaptista vilaĝo de 1883. Tiutempe francoj komencis koloniadi la regionon. En 1934 fervojo konstruiĝis al Brazavilo 512 km-ojn longa, ĉar Kongo ne estas plene navigebla. En la 1980-aj jaroj en la ĉirkaŭaĵo oni trovis nafton.

Ekonomio

Pointe-Noire estas centro de naftoindustrio, sed gravas ankaŭ la fiŝkaptado.

Klimato

Pointe-Noire havas tropikan klimaton. En septembro kaj oktobro la pluvo estas malpli, ol en aliaj monatoj. En ĉiuj monatoj la temperaturo estas tage 24-30 °C, nokte 22-26 °C.

Vidindaĵoj

Trafiko

Pointe-Noire havas havenon, stacidomon kaj flughavenon. Vojo estas al la ĉefurbo.

Ĝemelurboj