Pola ĉashundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pola ĉashundo

Pola ĉashundo (pole ogar polski, angle Polish Hound, germane Polnische Bracke, france Brachet polonais) estas raso de mezgranda ĉashundo el Pollando. Ĝi estas populara inter la ĉasistoj pro sia fortikeco kaj bona flarkapablo.

Historio kaj nuntempo[redakti | redakti fonton]

La origino de la pola nomo, ogar polski, ne estas tute certa: unuj aŭtoroj opinias, ke ĝi venas de la adjektivo ogorzały (sunbrunigita), kiu priskribas ĝian koloron; laŭ la aliaj - de la verbo grać (ludi), kiu prezentas karakterizan bojadon de la hundo dum ĉasado[1]. La raso mem devenas de spurhundo (hundo de s-ta Huberto) hibridita kun lokaj ĉashundoj kaj hundoj el la itala duoninsulo. En la 18-a jarcento oni krucis polan ĉashundon kun vulpohundo (foxhound).

La libro Ĉasado kun ĉashundoj de Jan Ostroróg

La unua mencio pri la pola ĉashundo en pola literaturo troviĝas en la poemo Myśliwiec (Ĉasisto) de Tomasz Bielawski, verkita en 1595. Ankaŭ Mikołaj Rej en Żywot człowieka poczciwego (Vivo de honesta homo, 1568) mencias ĝin. En 1608 aperis la unua scienca verko dediĉita al la ĉashundo: Pri ĉashundoj kaj ĉasado kun ili de grafo Jan Ostroróg, eldonita en libra formo en la jaro 1618 sub la titolo Myślistwo z ogary (Ĉasado kun ĉashundoj). Dum jarcentoj la pola ĉashundo estis aprezata akompananto de ĉasistoj. Surbaze de konservitaj materialoj oni povas supozi, ke tiutipaj hundoj estis konataj ekde la 14-a jarcento kaj ĝis la 18-a jarcento estis tre popularaj en la terenoj de Pollando. Historiaj perturboj kaj malriĉiĝo de la pola nobelaro preskaŭ kaŭzis malaperon de la raso. Pro multaj krucadoj kun aliaj rasoj kaj manko de planata bredado, preskaŭ ne plu estis pursangaj polaj ĉashundoj.

En 1959 Piotr Kartawik komencis la laboron por rekonstrui la rason. El Litovio li portis tri hundojn: Burzan, Zorka kaj Czita, kaj establis la bredejon Z Kresów (El la ĉelimejo). En 1964 Jerzy Dylewski difinis la modelon de la raso, kiu la 15-an de novembro 1966 estis registrita de Internacia Cinologia Federacio sub la numero 52[2]. Tragedia morto de Piotr Kartawik fine de la 1960-aj jaroj abrupte finis tiun bredadon.

En la 1970-aj jaroj la nombro de la polaj ĉashundoj rapide kreskis: en 1967 estis registritaj nur 15, en 1976 - jam 101 hundoj. Inter la 1970-aj kaj la 1980-aj jaroj de la pola ĉashundo estis apartigita nova raso - pola pelhundo, antaŭe konata kiel ĉashundo de Pawłusiewicz.

La 1980-aj jaroj ne estis prospera tempo por la pola ĉashundo, sed en la lastaj jaroj de la 20-a jarcento okazis nombrokresko de la raso. Ĝi denove iĝis populara inter la ĉasistoj, kiuj bredas polajn ĉashundojn ne nur pro la eksteraj ecoj kaj aspekto, sed ankaŭ pro utileco.

Unuopaj polaj ĉashundoj estas registritaj en Ĉeĥio, Danio, Svisio, Aŭstrio, Italio, Belgio, Nederlando, Francio, Grekio, Finnlando kaj Usono. La raso trovis pli multajn ŝatantojn en Germanio, kie okazas diversa agado por popularigi ĝin.

Psikologia karaktero[redakti | redakti fonton]

Hundino
Polaj ĉashundoj kun kaptita apro

La pola ĉashundo estas trankvila, egalanima, kaj - samkiel aliaj hundoj destinitaj por grupa ĉasado - tre societama. Ĝi bezonas kontakton kun la homoj. Ĝi (precipe ino) tre bone kondutas en kontaktoj kun la infanoj. La hundo ne estas agresema, sed kvieta rilate aliajn hundojn kaj bestojn. La gardadon de sia teritorio la hundo limigas al signalado de ĉeesto de ĝenanto. La pola ĉashundo certe ne estas defendohundo, kvankam ĝia alteco kaj pezo vekas respekton. Pro sia psikologia karaktero, la hundo bone adaptiĝis al loĝado en la urbo. Hejme ĝi estas trankvila, iom malvigla kaj ne postulas troan moviĝadon, tamen kiel ĉiu ĉashundo ĝi ŝatas de tempo al tempo kuri, sendepende de la vetero, prefere en grupo kun aliaj ĉashundoj. La ĉashundo bojas ne tre ofte kaj per mezlaŭta voĉo. Dum promenoj ĝi estas ne tro rapida, sed tre eltenema; ĝi emas alkuri fremdulojn por saluti.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ĉashundo, do karakterizas ĝin granda sendependemo. Tial ne estas facile ĝin eduki kaj oni ne rekomendas ĝin al nespertaj posedantoj. Dum promenoj ĝi ŝatas liberecon, ofte malproksimiĝas de sia posedanto. Ĝi havas elstaran orientiĝo-kapablon. Ĉar en tereno la hundo estas memstara, tre gravas ekde la plej juna aĝo eduki ĝin je obeo. Ĉe urbotrafiko necesas teni ĝin per hundrimeno.

Pola ĉashundo neniam estas centprocente obea, tamen volonte lernas, precipe se oni pozitive motivigas ĝin. La edukanto de la hundo devas esti trankvila, ĉar facilas malfervorigi la hundon per subitaj reagoj. Ĝi plej volonte lernas per ludoj, ĉar ripetado de ordonoj povas facile enuigi la ĉashundon.

Nutrado kaj flegado[redakti | redakti fonton]

La pola ĉashundo ne bezonas specialan nutraĵon. Ĝi estas tamen manĝema, kaj se oni ne sufiĉe sportigas ĝin, ĝi emas dikiĝi. Se la hundo estas laboranta, ĝi postulas alian dieton, adaptitan al la aktiveco.

Ne estas malfacile flegi la ĉashundon. Ĝiaj haroj, kiuj tre bone protektas la hundon kontraŭ la vetero, ne postulas regulan prizorgadon. En la periodo de harperdado necesas tamen elkombi mortajn harojn. Pli serioze necesas priatenti la orelojn: samkiel ĉe aliaj rasoj, kiuj havas loze pendantajn orelojn, la orelkanaloj ne estas sufiĉe ventolataj, kio donas pli grandan riskon de inflamo (otito). Tial necesas regule kontroli purecon de la oreloj, kaj kaze de stranga konduto de la hundo (persista gratado de la oreloj, skuado de la kapo) necesas urĝe kontakti bestokuraciston.

Sano[redakti | redakti fonton]

La ĉashundo, devenanta de Mezeŭropo, estas perfekte adaptita al ĝia modera klimato. La hundo estas tre eltenema kaj malofte malsanas. Kiel ĉiuj rasoj, ankaŭ la pola ĉashundo havas specifajn san-problemojn kaj gravas, ke la aĉetonto estu konscia pri tio.

Plejparto de la malsanoj rilatas al la anatomio de la hundo - kiel la supre menciita risko pri otito kaj aliaj orelaj inflamoj. La hundo sufiĉe ofte havas malsanajn palpebrojn (ekz. entropion - transturniĝon de la palpebrorando internen). Kaze de larmado valoras kontakti specialiston, kiu korektos la okulojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La kapo de pola ĉashundo

Mezalta, kompakta kaj fortika hundo, kun fortaj ostoj kaj bonproporciaj kruroj. La tuta silueto indikas pli forton kaj fortikon ol rapidon.

La hundinoj pezas 20-26 kg kaj altas 55-60 cm, la virhundoj pezas 25-32 kg kaj altas 56-65 cm.

La peza kapo havas rektangulan profilon, la makzelo estas forta. La malhelbrunaj okuloj havas trankvilan rigardon, la malsupraj palpebroj ĉe maljunaj hundoj estas malstreĉitaj. La oreloj estas longaj, lozaj, fine iom rondigitaj. La kolo baze estas sufiĉe dika kaj muskola, mezlonga; fine de la kolo pendas multe da falda haŭto.

La torako estas iom larĝa kaj profunda. La antaŭa parto de la brusto atingas la kubutojn, la ripoj estas videble volbaj kaj longaj, pli vertikalaj ol ĉe aliaj rasoj. La dorso estas longa, larĝa kaj muskola. La sakro estas nekruta kaj larĝa, la ventro - granda kaj preskaŭ same profunda kiel la torako.

La kruroj havas fortajn muskolojn sur sufiĉe dikaj ostoj. La ungoj estas fortaj kaj dikaj, ĉe blankaj fingroj - helaj, kaj ĉe flavaj fingroj - nigraj.

La femuroj havas dikajn ostojn kaj longajn, fortajn muskolojn; la tibioj estas klinitaj, sufiĉe mallongaj kaj muskolaj. La vosto estas dika, ĉe la fino kovrita de pli longaj haroj, estas longa ĝis la maleoloj, ekde la tibio iom kurba.

Koloro[redakti | redakti fonton]

La hundo havas brunajn kapon, orelojn (iom pli malhelajn), krurojn, subventron kaj femurojn, dum la trunko estas nigra aŭ malhelgriza. La brunkoloro povas esti diversa, de preskaŭ flava ĝis rust-cinama, kiu estas la plej aprezata ĉe la pola ĉashundo. Povas ĉeesti ankaŭ blankaj elementoj en la formo de sageto sur la brusto, fine de la kruroj kaj la vosto, kaj sur la kapo ĝis la nazo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alain Fournier: Ilustrowana encyklopedia psów rasowych. Varsovio: Carta Blanca. Grupa Wydawnicza PWN, 2012. (ISBN 978-83-7705-179-5)
  • Eva Maria Krämer: Rasy psów. Varsovio: Multico Oficyna Wydawnicza, 1998, p. 219. (ISBN 83-7073-122-8)