Pompeu Fabra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Fabra kaj la patrinonomo estas Poch


Pompeu Fabra
Kataluna inĝeniero kaj gramatikisto
Kataluna inĝeniero kaj gramatikisto
Personaj informoj
Naskiĝo 20-an de februaro 1868 (1868-02-20)
en Barcelono
Morto 25-an de decembro 1948 (1948-12-25) (80-jara)
en Prado de Kunflent'
Lingvokapablo hispana lingvo, kataluna lingvo, franca lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Pompeu Fabra i Poch (katalune: [pumˈpɛw ˈfaβɾə], naskiĝis la  20-an de februaro 1868(nun 1868-02-20) en Gràcia, Barcelono, mortis la 25-an de decembro 1948 en Prada de Conflent) estis kataluna inĝeniero kaj gramatikisto. Li estis la ĉefa aŭtoro de la normiga reformo de la nuntempa Kataluna lingvo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pompeu Fabra naskiĝis en Gràcia, kiu tiutempe ankoraŭ estis aparta disde Barcelono, en 1868. Li estis la lasta el dek du infanoj naskiĝintaj de Josep Fabra i Roca kaj lia edzino Carolina Poch i Martí. Kiam Pompeu estis ses-jaraĝa, la familio translokiĝis al Barcelono.

Ekde tre junaĝe Fabra dediĉis sin al studado de la kataluna lingvo[1]. Pere de la gazeto kaj eldonejo L'Avenç, li partoprenis en la kampanjo por reformi Katalunan ortografion inter 1890-1892. Li publikigis Tractat d'ortografia catalana kun la verkisto kaj eldonisto Jaume Massó i Torrents kaj Joaquim Casas i Carbó, fama juristo kaj verkisto, en 1904.

Malgraŭ lia persona interesiĝo pri lingvistiko, Fabra studis industrian inĝenieradon en Barcelono kaj en 1902 akceptis kiel postenon katedron de ĥemio en la Lernejo de Inĝenierado en Bilbao[1]. Dum lia deĵorado en Bilbao, Fabra aktive partoprenis en la "Unua Internacia Kongreso de la Kataluna Lingvo" okazinta en 1906. Tiu ĉi evento donis al li ioman prestiĝon en la kampo de Kataluna lingvistiko. En 1911, li revenis al Barcelono por fariĝi katedra profesoro pri la Kataluna — posteno kreita de la diputació (loka registaro) de Barcelono — kaj membro de la departemento de filologio en la novkreita Institut d'Estudis Catalans, de kiu li poste fariĝis prezidanto. En 1912 li publikigis sian Gramática de la lengua catalana (en la hispana).

La Instituto publikigis la Normes ortogràfiques en 1913, la Diccionari ortogràfic en 1917, kaj ĝian oficialan Gramàtica catalana en 1918[1]. Tiun saman jaron, Fabra ankaŭ eldonis la lernolibron Curs mitjà de gramàtica catalana, publikigitan de l'Associació Protectora de l'Ensenyança Catalana. Liaj "Converses filològiques", unue publikigitaj en la gazeto "La Publicitat", estis poste kompilitaj kiel "Popular Barcino." Probable lia plej fama verko estis la Diccionari General de la Llengua Catalana (1932), kies unua eldono poste fariĝis la oficiala vortaro de la Instituto.

En 1932, danke al lia scienca prestiĝo, li estis unuanime nomita katedra profesoro de la Respublika Universitat Autònoma de Barcelona (ne konfuzenda kun la posta Universitat Autònoma de Barcelona kreita en la 1960-aj jaroj sub la reĝimo de Francisco Franco). La sekvantan jaron li estis nomita Prezidanto de la guverna konsilio de la Universitato, kio rezultis en lia enkarcerigo en 1934 post la "eventoj de la 6-a de oktobro" kiam soldatoj de la Dua Hispana Respubliko devis subpremi la ribelon de la Kataluna registaro kondukitan de Lluís Companys[1].

Fabra estis reinstalita al sia fakultata posteno post la elektoj de february 1936, sed la Hispana Enlanda Milito komenciĝis en julio samjare, kaj li devis fuĝi el sia lando kiam Barcelono estis invadita de la armeo de Franco. En 1939 li estis ekzilita en Francio kie li suferis multajn mankojn. Li vivis en Parizo kaj Montpellier, kie li prezidis la literaturan konkurson Jocs Florals en 1946. Li fine translokiĝis al Prada de Conflent en la Katalun-parolanta areo de Francio, kie li mortis la 25-an de decembro 1948. Iam dum la ekzilo li faris sian testamenton en Andoro, por ke tio estu farita en lando kie la Kataluna estas la oficiala lingvo[1].

Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare, lia tombo en la monaĥejo de Saint-Michel-de-Cuxa apud Prada estas vizitata de miloj da Katalunoj.

la Universitato Pompeu Fabra en Barcelono portas lian nomon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La monolito kiu staras omaĝe al Pompeu Fabra sur Placo Lesseps en Barcelono
  • Tractat de ortografia catalana (1904)
  • Qüestions de gramàtica catalana (1911)
  • La coordinació i la subordinació en els documents de la cancilleria catalana durant el segle XIV (1926)
  • Diccionari ortogràfic abreujat (1926)
  • La conjugació dels verbs en català (1927)
  • Diccionari ortogràfic: precedit d'una exposició de l'ortografia catalana (1931)
  • El català literari (1932)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 The Architect of Modern Catalan: selected writings /Pompeu Fabra (1868-1948). Tradukita de Alan Yates. John Benjamins Publishing Co., Amsterdamo, Nederlando.

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pompeu Fabra en la angla Vikipedio.