Pont-sur-Sambre
Pont-sur-Sambre | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Berlaimont |
INSEE kodo | 59467 [+] |
Poŝtkodo | 59138 |
Kodo laŭ INSEE | 59467 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Alain Bortolus 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 2 564 (1 999) |
Loĝdenso | 226 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°13′26″N 3°50′50″O / 50.22389°N, 3.84722°O (mapo) Koordinatoj: 50°13′26″N 3°50′50″O / 50.22389°N, 3.84722°O (mapo) |
Alto | 122 m - 166 m |
Areo | 11,33 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 13′ 26″ Nordo 3° 50′ 50″ Oriento / 50.2238888889 °N, 3.84722222222 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Pont-sur-Sambre [+] | |
Pont-sur-Sambre estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 2 564 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pont-sur-Sambre estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Pont-sur-Sambre troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Pont-sur-Sambre etendiĝas sur 11,33 km².
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La plej grava simbolo de Pont-sur-Sambre estas ĝia malnova gvatturo. Ĝi larĝas 4 metrojn, altas 18 metrojn, kaj estis verŝajne konstruita en la 17-a jarcento. Ĝi estas klasifikita kiel Monumento historia kaj entenas sonorilon, kiu datiĝas de 1660 kaj devenas de Thuin en Belgio.
La sonorilturo de la nuna preĝejo datiĝas de 1783, dum la navo estis konstruita en la 15-a jarcento kaj la ĥorejo ĉirkaŭ la jaro 1600
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Félix Del Marle (1889-1952), pentristo de moderna arto.
Administrado
[redakti | redakti fonton]Pont-sur-Sambre apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france Persona retejo pri Pont-sur-Sambre Arkivigite je 2005-12-01 per la retarkivo Wayback Machine