Portalo:Homoj/Artikolo de la monato/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joy kun leonino Elsa
Joy kun leonino Elsa

Joy Adamson (20-a de januaro 19103-a de januaro 1980) estis natursciencisto kaj verkisto konata pro la libro Born Free ("Naskiĝis libere") farita al 1966 filmo. Ŝi kaj sia edzo George Adamson fariĝis la unuaj homoj, kiuj komencis intenzive realigi revenon de bestoj vivantaj en kaptiteco reen en la sovaĝan naturon. En angle parolantaj landoj oni nomas tiun ĉi aktivecon rehabilitationrestocking.

Klopodoj gvidantaj al reveno de bestoj reen en ilian natutan medion estas hodiaŭ larĝe disvastigitaj, sed en la 60-aj jaroj de la lasta jarcento, kiam Adamsonoj komencis kun siaj eksperimentoj, tio ne estis tiel. La geedzoj akiradis la unuajn spertojn kun la reveno de bestoj dank' al kunvivo kun leonoj, dum kio ilia plej fama kunloĝanto fariĝis leonino Elsa. Tiu estis pli poste ellasita reen en la sovaĝan naturon.


reiru al la ĉefpaĝo