Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/32

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliver Hardy
Oliver Hardy

Oliver Hardy, plennome Oliver Norvell Hardy, naskiĝis la 18-an de januaro 1892 en Atlanta, Georgia, Usono. Diference de Stan Laurel, neniu el la familio de Oliver estis aktoro. Sed Oliver havis talenton por kantado kaj do li aperis kiel infano unuafoje en scenejo en tiam en Usono tre popularaj minstrel-show, kio estis certa speco de nomada revuo kun dancado kaj muziko. Pli poste li mallongtempe studis juron. En 1910 montriĝis lia intereso pri filmo, kiam li malfermis propran kinejon. Post tri jaroj li komencis en Florido preni rolojn de statistoj ĉe novjorka kompanio Lubin. Dek du jaroj li poste rolis en multaj komedioj kiel statisto, sed aperis ankaŭ pli grandaj roloj. Ne estas precize konate, en kiom da filmoj tiutempe Oliver rolis. Li mem pli poste indikis pertakse ĉirkaŭ 500 filmoj.