Portalo:Homoj/Homoj po semajno/5
Etoso
Ĝalal-ed-din Mohammad, (en arabaj literoj: جلال الدين محمد رومي) aŭ Moŭlana aŭ Moŭlavi (30-a de septembro, 1207 – 17-a de decembro, 1273) estis islama juristo, teologo, poeto kaj sufiisma mistikulo. Li estas unu el la plej grava poetoj de la persa lingvo.
Li naskiĝis en Balĥ-urbo en Ĥorasan-provinco de Irano. En la okcidento oni konas lin kiel Rumi (ĉar li loĝis ĉefe en Rum, t.e. en Malgrand-Azio, Turkio) kaj en Irano kiel Moŭlana (ĉar liaj sekvantoj nomis lin tiel, laŭvorte: “nia majstro”) aŭ Moŭlavi (turka prononco de Moŭlana).
Liaj poemoj jam tradukiĝis en multajn lingvojn kaj li estas nun unu el la plej legataj poetoj diverslande inkluzive Eŭropon kaj Usonon.