Portalo:Politiko/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ Aristotelo la homo estas “politika animalo” (politikòn zôon), kaj kiel tia li estas instigata de la naturo unuiĝi kun siaj similuloj por formi komunumojn. Karel Čapek notis al tio: "Tio estas tre bona ideo. Sed ne estas tute klare, se Aristotelo opiniis per tio, ke la homo estas stranga besto, kiu faras politikon, aŭ ke la homo, kiu faras politikon, estas besto."


Sed politiko (el la greka πολις - municipo, τεχνη - administrado) estas nenio alia ol sistema administrado de aferoj, kiuj superas organizon propra al la homa specio kaj ĝi estas ties la plej malnova tradicio. La politiko kaj la administrado de la aferoj publikaj, kiel ni konas ilin hodiaŭ, evoluis el baza principo de servuteco, en kiu la unuopaj subjektoj frunte kun la reganto certigis defendon al siaj subuloj, kiuj servis al ili pro tio aŭ pagis impostojn.

Tiun ĉi ideon bone trafis franca filozofo kaj teoriisto de franca revolucio Jean-Jacques Rousseau, kiam li asertis, ke la popolo fermis kun la reganto la t.n. Socian kontrakton, kiun la antaŭuloj de ambaŭ flankoj devligis sin konservi.

Mejloŝtono en la evoluo de la politika tradicio estis estiĝo kaj enpraktikigo de la ideo de demokratio. Tiu ĉi aparta miksaĵo de triba establo (kies decidadon partoprenas ĉiuj) kaj servutula ssistemo (laŭ kiu nur elektitoj povas rekte partopreni en la kreado de reguloj kaj inspektado pri ties kontrolo) fariĝis modelo por plimulto de la politikaj sistemoj de la dua duono de la dudeka jarcento.