Portalo:Slovakio/Enkonduko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Slovakio, longa formo Slovaka respubliko, estas enlanda lando en Mez-Eŭropo. Ĝi akiris sendependecon pro apartigo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1993. Ĝi najbaras kun Ĉeĥio, Aŭstrio, Pollando, Ukrainio kaj Hungario. Ekde la 1-a de majo 2004 Slovakio estas membro de Eŭropa Unio.

Fine de la 4-a jarcento antaŭ Kristo venas al Slovakio en pluraj ondoj la unua laŭnome konata etno - keltoj. Pri ilia ĉeesto ekzistas skribinformoj en romiaj fontoj. En la 1-a jarcento a.K. venas al Slovakio dakoj, okazas intermiksiĝo de la kelta kaj la daka loĝantaro kaj kulturo.

La unua slava loĝantaro loĝigis ĉefan teritorion de Slovakio proksimume en la 5-a jarcento. Slovakio fariĝis parto de Imperio de Sámo en la 7-a jarcento, memstara Nitra princlando (fino de la 8-a jarcento - 833) kaj Grandmoravia imperio (833-proks. 907). Post pereo de Grandmoravia imperio ĝi fariĝis iom post iom parto de Hungara reĝlando (ekde la 10-a jarcento ĝis la 13-a jarcento ĝis la 1918), en kiu ĝi komence de la 12-a jarcento kreis Nitran princlandon (Nitrio).

En la jaro 1918 Slovakio fariĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Slovakio estis parto de Ĉeĥoslovakio ĝis la jaro 1939, kiam estiĝis La unua Slovaka respubliko. Post la dua mondmilito Ĉeĥoslovakio estis renovigita kaj ĝi venis en sferon de influo de Sovetunio. En la jaro 1989 ĉeĥoslovaka revolucio finis komunisman reĝimon kaj Ĉeĥoslovakio fariĝis denove demokrata ŝtato. La 1-a de januaro 1993 estisĝis Slovaka respubliko, sekvantula ŝtato de Ĉeĥoslovakio. Tiel okazis post 75 jaroj de la ekzistado de la komuna ŝtato de ĉeĥoj kaj slovakoj, surbaze de konstitucia leĝo aprobita fare de Federacia Asembleo de ĈSFR.