Gorduno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pra Morera)
Gorduno
Blazono de Gorduno
Blazono de Gorduno
Blazono de Gorduno
Gorduno vidita el la tranjo de Zuriko al Belinzono
Gorduno vidita el la tranjo de Zuriko al Belinzono
Gorduno vidita el la tranjo de Zuriko al Belinzono
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Tiĉino
Koordinatoj  46° 13′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 46.21667 °N, 9.03333 °O / 46.21667; 9.03333 (mapo)Koordinatoj: 46° 13′ 0″ N 9° 2′ 0″ O / 46.21667 °N, 9.03333 °O / 46.21667; 9.03333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 677
Areo 9,22 km²
Alteco 284 m super marnivelo
Poŝtkodo 6518
Komunumkodo 5007
Mapo de Gorduno
Mapo de Gorduno
Mapo de Gorduno

Gorduno estas komunumo de la komunumaro Tiĉino kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 677 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gorduno situas sude de la Valo de Leventino ĉe la okcidenta bordo de la rivero Tiĉino, sude de la kantonĉefurbo Belinzono, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Sur la komunuma teritorio situas ankaŭ la alfuejo de la rivero Moësa al Tiĉino. Krom la kerna vilaĝo Gorduno en la valo al la komunumo apartenas la setlejoj Lariso, Pra Morera, Ai Sirt, Sassa kaj Bedretto ĉe la norda deklivo de la Valo de Gorduno.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,22 km², de kiuj 72,8% estas kovritaj de arbaro, 9,3% servas por agrikulturo kaj 6,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gorduno limas en nordo al Gnosca, en oriento al Arbedo-Castione, en sudo al Belinzono, en okcidento al Monte Carasso, kaj en nordokcidento al Preonzo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Gorduno pasas la kantona ĉefvojo n-ro 408, kiu estas paralela vojo de la kantona ĉefvojo n-ro 2 sur la alia flanko de la rivero Tiĉino de Biasca al Belinzono. Sur la teritorio de la komunumo situas la vojnodo de svisa aŭtovojo A2 kun svisa aŭtovojo A13. La plej proksima alveturejo al la du aŭtovojoj siutas 1 kilometron oriente de la komunumo en Arbedo-Castione. Pere de la poŝtaŭtolinio de Biasca al Belinzono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gorduno datiĝas el la jaro 1182 kiel medius locus de Gorduno. La mencio temis pri la disputo inter la urboj Como kaj Milano pri la havaĵoj en Gorduno, kiu disputo solviĝis per la aribtra juĝo en la jaro 1202, per kiu la preĝejo SS. Carpoforo e Maurizio en la burgo de Gnosca, kiu situas sur la teritorio de Gorduno, estis atribuita al Como. En la jaroj 1538 ĝis 1583 okazis la sendpendiĝo de Gorduno de la paroĥo de Belinzono.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]