Preĝejo Ĉieliro de Maria (Forró)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Ĉieliro de Maria
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Forró
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo Encs
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉieliro de Maria estas katolika historia monumento en vilaĝo Forró (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri tiu ĉi gotika preĝejo okazis en 1332 laŭ eklezia fonto. La zorganto estis urbo Kassa. La loĝantoj iĝis luteranoj en 1565, baldaŭ kalvinanoj. La katolika paroĥo refondiĝis en 1730. La kirko estis trakonstruita laŭ baroko en 1729, sed restis la apogpilieroj kaj la absido. En 1763 la turo estis konstruita. La orgeno estis kreita ĉirkaŭ 1900.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en la meza parto de la vilaĝo en korto. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. La absido estas oklatera kaj ties supro nekutime firstotureto estas videbla. Ĉe la navofino sakristio situas. Interne la instalaĵoj estis kreitaj en la 18-a jarcento, la predikejo, 4 lignaj statuoj, ambaŭ flankaj altaroj kaj balustrado de la galerio ĝuste en 1772.

Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.