Preĝejo Ĉieliro de Maria (Olaszliszka)
Paroĥa kirko Ĉieliro de Maria | |
---|---|
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Olaszliszka |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Eger |
dekanujo | Sárospatak |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko, baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kirko Ĉieliro de Maria estas romkatolika signifa historia monumento en Hungario, en vilaĝo Olaszliszka.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi preĝejo estis konstruita - ŝajnas - en la 1320-aj jaroj. La loĝantoj sekvis la kalvinanan eklezion ekde la 1530-aj jaroj, sed post jardekoj la katolika grupo refondiĝis. En la 1540-aj jaroj la kalvinanoj uzis la kirkon. En 1597 solduloj de Habsburgoj bruldetruis la kirkon, en la 1600-aj jaroj la kalvinanoj rekonstruis ĝin. Ĝis falo de liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la kalvinanoj havis la kirkon nur laŭ la politikaj cirkonstancoj, poste eterne la kirko restis katolika. La nun videbla kvadrata turo estis konstruita en 1632, sed celo de la turo estis gardista aŭ sentinela turo por soldatoj. Post 2 jaroj la kirko plene trakonstruiĝis, ankaŭ barokiĝis. En 1805 la hungara krono rifuĝinta pro Napoleono en la kirko trovis kaŝejon por unu nokto. En la 1830-aj jaroj la ventego detruis la turopinton, poste la pli nova pinto imitas bastionon. La orgeno alvenis en 1928. La murpentraĵoj estis pentritaj en 1937. En la 1960-aj jaroj arkeologoj trovis belegan enŝtopitan gotikan pordon en la navo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en la meza parto de la vilaĝo, muro ĉirkaŭas la kirkon. En mezo de la fasado (malsupre) la enirejo funkcias (ene de la turo). La turo havas rondirantan balkonon, malantaŭ la balkono kameno estis farita. Estas interese, ke la soldatoj uzis ŝnuron por grimpadi supren kaj malsupren. La absido estas oklatera, sed interne la sanktejo estas duonronda. Apud la absido situas la brikoforma sakristio. Interne la predikejo, benkoj, altaro estis kreitaj en la 18-a jarcento.
Kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] hungare
- [2] hungare
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]