Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj (Szakály)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de
Ĉiuj Sanktuloj
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szakály
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Tolna
diocezo Pécs
dekanujo Tamási
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika Monumento historia en Hungario, en vilaĝo Szakály.

Historio[redakti | redakti fonton]

La gotika kirko estis konstruita en tiu loko en la 15-a jarcento. Supozeble dum dominado de turkoj la kirko ruiniĝis. Oni konstruis novan preĝejon inter 1743 kaj 1748, sed la mezepoka sanktejo restis origina. La paroĥo estis refondita en 1796. La orgeno estis farita en 1905.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, krome la navo iomete reliefas. En la fasado estas videblaj 2 malplenaj niĉoj. La navo finiĝas en plurlatera absido kaj estas apogitaj per pilieroj. La absido estas same alta, ol la navo, sed pli mallarĝa. La absido kontaktiĝas kun la sakristio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.