Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Dunavarsány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Dunavarsány
Paroĥa preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco en Dunavarsány
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunavarsány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Vác
dekanujo Kiskunlacháza
paroĥo loke
Dato de konsekro 1936
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novbaroko
Konstruado 1938
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (origine hungare Szent Kereszt felmagasztalása) estas sakrala konstruaĵo en Hungario, en urbo Dunavarsány, en loĝkvartalo Kisvarsány [kiŝvarŝAnj].

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri paroĥa kirko en 1332. Dum dominado de turkoj la kirko malaperis, forgesiĝis. En 1909 oni metis krucon en tiun lokon, kie nun staras la preĝejo. Tiutempe la katolikoj eklezie apartenis al Taksony. La nova preĝejo finkonstruiĝis en 1938, sed la konsekro okazis jam en 1936. La 3 sonoriloj estis kreitaj en 1937, la paroĥa rango alvenis en 1945. La konstruaĵo estis renovigita en 2002.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo, antaŭ la kirko krucifikso estas videbla. La fasado estas malsimetria, ĉar maldekstre la kvadrata turo reliefas. La fasado havas la enirejon, sed antaŭe pluvŝirmilo estas, kiun du kolonoj tenas. Apud la enirejo po 1 fenestroj estas videblaj. La turo havas nur malgrandan rondan fenestron. La navo finiĝas en absido, pli malalta kaj mallarĝa, poste la sakristio etendiĝas.

Kermeso okazas en la 14-an de septembro aŭ en la sekva dimanĉo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.