Preĝejo Elizabeto de Hungario (Felsőmarác)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Elizabeto de Hungario
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Felsőmarác
Preĝejo Elizabeto de Hungario en Felsőmarác
kristana preĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Felsőmarác
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
paroĥo en Csákánydoroszló
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 400 homoj en 1831
Alto 25 m (turo)
Ligiloj
vdr

La preĝejo Elizabeto de Hungario estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Felsőmarác.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiam nomata vilaĝo Marác la kirko estis menciita unuafoje en 1274. Ĝi estis pligrandigita en 1436. Tiutempe ĝi estis paroĥa loko, sed dum la kontraŭturkaj bataladoj ĝi ruiniĝis kaj la jam kalvinana loĝantaro akiris ĝin kaj uzis ĝis 1674. Laŭ priskribo en 1698 la konstruaĵo havis nur murojn, krome nenion. Nur en 1733 ĝi estis renovigita. En 1870 turo estis alkonstruita, samtempe la navo pligrandigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en mezo de la vilaĝo en korto. Iam ĉirkaŭ la preĝejo tombejo funkciis. Antaŭ la kirko estas kruco malantaŭ krucifikso. La fasado estas simetria, antaŭe vestiblo el ligno plene reliefas. La absido estas plurlatera, idente alta kaj larĝa kun la navo. Ĉe la absido sakristio etendiĝas, sed pli malalta, ol la navo. Interne la altaro estas dediĉita al Sankta Elizabeto de Hungario.

Kermeso okazas en la 19-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Interna foto