Preĝejo Emeriko de Hungario (Kaposvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario
Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario (Kaposvár)
Preĝejo Sankta Emeriko de Hungario (Kaposvár)
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kaposvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
Dato de konsekro 1912
Arkitektura priskribo
Konstruado 1910–1912
Specifo
Enhaveco 300 sidlokoj, 150 starlokoj
Longo 35 m
Larĝo 10 m
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Emeriko de Hungario estas katolika paroĥa kirko en Hungario, en urbo Kaposvár.

Historio[redakti | redakti fonton]

En fino de la 19-a jarcento la sola kirko jam ne sufiĉis por la katolikoj. Ili decidis konstrui pli novan kirkon en 1902. Oni kolektis monojn kaj mem la konstruado okazis en la fruaj 1910-aj jaroj. La murpentraĵoj estis pentritaj en 1925, la altaro estis farita en 1931, la orgeno en 1942. Inter 1948-1950 la jezuitoj servis en la kirko. La konstruaĵo estis renovigita en 1970, 1994 kaj 2017. En 1989 József Szendi fondis loke la paroĥon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas malsimetria, maldekstre la oklatera turo altiĝas. Proksimume meze la granda enirejo troviĝas. La ĉefnavo havas ankaŭ krucnavon. En la plej grandaj navaj fenestroj prezentas Sanktan Ambrozion, Gregorion la 1-an, Aŭgustenon de Hipono kaj Sanktan Hieronimon. La sanktejo estas duonronda.

Kermeso okazas en la 5-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]