Preĝejo Koro de Jesuo (Orosháza)
Kirko Koro de Jesuo | |
---|---|
paroĥopreĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Orosháza |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Békés |
diocezo | Szeged-Csanád |
dekanujo | Orosháza |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 1500 |
Longo | 36 m |
Alto | 43 m |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kirko Koro de Jesuo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Orosháza.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Orosháza en 1461 estis unuafoje menciita preĝejo, sed en 1733 alia dokumento konstatis, ke nur ruinoj estas tie (pro dominado de turkoj. Tiutempe la loĝantoj estis ĉefe luteranoj. En 1792 la katolikoj konstruis kirketon sen turo. La loka paroĥo kreiĝis en 1797, pli frue la katolikoj apartenis al Szarvas. En 1832 pli granda kirko estis konstruita. La nun videbla kirko konstruiĝis en 1922, motoro de la konstruado estis episkopo Miklós Széchenyi. La orgeno alvenis en 1944. La kirko estis pentrita interne en 1968, ekstera renoviĝo okazis en 1972.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola laŭ placo inter arboj. En mezo de la fasado malsupre estas la enirejo, pli supre estas granda fenestrorozo. Ĉe la flankoj estas po unu turoj, sed la maldekstra turo estas pli longa, tial la simetrio kolapsas. Post la fasado la navo etendiĝas, kiu finiĝas en plurlatera absido.
En la kripto estas entombigita Miklós Széchenyi.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun foto Arkivigite je 2015-10-24 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Arkivigite je 2015-03-23 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [2] Arkivigite je 2015-12-13 per la retarkivo Wayback Machine hungare
- [3] hungare
- [4] hungare