Preĝejo Maria de la Neĝo (Nagykökényes)
Preĝejo de Maria de la Neĝo | |
---|---|
Preĝejo de Maria de la Neĝo en Nagykökényes
| |
paroĥopreĝejo • kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagykökényes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Eger |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Preĝejo de Maria de la Neĝo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagykökényes.
Historio[redakti | redakti fonton]
Jam en la mezepoko funkciis tie kirko, kiu neniiĝis dum la kontraŭturkaj bataladoj. En la 18-a jarcento pli nova preĝejo konstruiĝis en la saman lokon. En 1727 ĝi estis renovigita, en 1799 pligrandigita. La turo konstruiĝis nur en 1817. En 1966 dum renovigo oni trovis fundamenton de la mezepoka preĝejo. La turo pligrandiĝis en 1783. En 2008 denove renovigo okazis.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola sur tre malalta monteto. Apud la preĝejo kruco kaj skulptaĵo pri Johano Nepomuko el 1872 troviĝas. La fasado konsistas nur el la kvadrata turo, kiu en la tegmenta nivelo de la navo iĝas pli mallarĝa. En la piedo de la turo troviĝas la enirejo. Pinto de la turo estas piramido. La navo formas brikon kaj ĝi estas tre simpla. En la orienta flanko la kvadrata sanktejo (iomete malpli larĝa, ol la navo) situas. Ĉe la suda flanko malgranda sakristio estas videbla. Interne la meblaro estis farita en la 19-a jarcento. Bildo de la ĉefaltaro prezentas Sanktan Maria.
Kermeso okazas en la 5-an de aŭgusto.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
- hungare Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare