Preĝejo Marteno de Tours (Magyargéc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Marteno de Tours
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Magyargéc
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Szécsény
paroĥo en Nógrádmegyer
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Marteno de Tours estas la sola romkatolika historia monumento en vilaĝo Magyargéc (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni konjektas, ke pro la karakteriza absido la kirko estis konstruita en la 15-a jarcento. Spite tion oni ne malkovris gotikajn elementojn. Estas faktoj, ke kapelo estis menciita en la jaro 1686. En 1713 la kapelo estis renovigita kaj trakonstruita en 1787, post 2 jaroj ĝi ricevis barokan formon, fine en 1920 estis pligrandigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ krucifikso. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas piramidoforma. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en oklatera absido. La navo kaj la absido same altas kaj larĝas. Sakristio aliĝas al la absido. La murpentraĵoj estis faritaj en la 1980-aj jaroj, la mebloj en la 20-a jarcento.

Kermeso okazas en la 11-an de novembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]