Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Solymár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Nomo de Sankta Maria
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Solymár
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Solymár
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Solymár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Buda
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko, komenciĝanta klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Nomo de Sankta Maria estas romkatolika historia monumento kaj pilgrimejo en Solymár.

Historio[redakti | redakti fonton]

Persono konstruis votan kapelon depost 1739 pro postvivo de pesto. Ĝi estis malkonstruita kaj oni konstruis paroĥan preĝejon inter 1777-1784. La malnova paroĥa preĝejo estis samtempe malkonstruita. La orgeno estis konstruita en 1955.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. La konstruaĵo havas turon en mezo de la fasado, malsupre estas la enirejo. La navo finiĝas en duonronda sanktejo, sed ekstere estas rimarkebla nur kvaronrondo el la absido. Ĉe la absido estas monumento pri la deportitaj germanoj. La ĉefaltara bildo prezentas Helpeman Sanktan Marian. Ĝi estis pentrita en 1792 kiel fora kopiaĵo de Lucas Cranach la Maljuna. La skulptaĵo pri Sankta Maria venis el la malnova preĝejo. La kruconavo finiĝas en flanka altaro, kiuj estas dediĉitaj al Sankta Maria kaj koro de Jesuo.

Kermeso okazas la 12-an de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La baroka predikejo fare de Károly Bebo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.