Preĝejo Nomo de Sankta Maria (Tatabánya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Tatabánya
Paroĥa preĝejo Nomo de Sankta Maria en Tatabánya
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tatabánya
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Komárom-Esztergom
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Vértes
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Arkitektoj József Grossmann
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado 17941798
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Tatabánya, Felsőgalla, Beloiannisz u. 54.
vdr

La preĝejo Nomo de Sankta Maria (latine Regina Mundi, hungare Szűz Mária neve) estas sakrala historia monumento en urbo Tatabánya (Hungario), ĝis 1947 en vilaĝo Felsőgalla.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri kirko de Felsőgalla okazis en 1251. La turkoj okupis ĝin en la 16-a jarcento. En la unua duono de la 18-a jarcento katolikaj germanoj alvenis, tial la paroĥo estis refondita en 1742, la paroĥejo en 1768, la preĝejo estis konstruita inter 1794-1798. La orgeno estis kreita en 1899, ambaŭ sonoriloj en 1920. La interna restaŭrado komenciĝis en 1991.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la enirejo videblas, al kiu ŝtupoj kuras. Super la enirejo pordo estas fenestro, la plej supre turo altiĝas. La turpinto estas malalta piramido. La navo finiĝas en rektangula absido kune kun sakristio. La ĉefaltaro estis skulptita el marmoro. Ankaŭ la instalaĵoj estas malfrubarokaj el la 18-a jarcento. Ok lignaj kandelingoj venis el ermitejo de Oroszlány, arĝenta kaliko (trinkujo) venis de de:Johann Friedrich Breuer, alia kaliko devenis el 1728.

Kermeso okazas en la 8-an (laŭ alia informo la 12-an) de septembro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Nomo de Sankta Maria en Tatabánya
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.