Saltu al enhavo

Preĝejo Pentofaranta Maria Magdala (Balatonszárszó)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Pentofaranta Maria Magdala
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Balatonszárszó
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Somogy
diocezo Kaposvár
dekanujo Suda Balatono
paroĥo loke aŭ en Balatonszemes
Dato de konsekro 1932
Konsekrinto Nándor Rott
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko
Konstruado 19301932
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Balatonszárszó, Hősök tere 9.
vdr

La preĝejo Pentofaranta Maria Magdala estas religia monumento historia (deklarita en 2005) en grandvilaĝo Balatonszárszó (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri preĝejeto en la iama Szárszó okazis en 1233 kiel filio de Kőröshegy. Ĝi akiris paroĥan rangon en 1504. Dum dominado de turkoj la kirko neniiĝis. En la 18-a jarcento la alvenintaj novaj loĝantoj konstruis lignan preĝejon kun sonorilostablo. En 1905 oni konstruis kapelon al la katolika lernejo, kiu praktike estis sanktejo, la navo estis mem la lernoĉambro. Pli nova, ankaŭ nun videbla kirko estis konstruita inter 1930-1932. La instalaĵoj venis el la menciita lerneja kapelo. La internaj muroj estis penritaj en 1954, denove en 2015. Anstataŭ harmoniumo nova orgeno venis en 1971 kaj post 6 jaroj oni aĉetis altaron. La paroĥa rajto estis deklarita en 1994, sed en 2016 la paroĥo funkcias tamen en Balatonszemes.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola ĉe placo. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo altiĝas en la maldekstra flanko. La turpinto estas piramideca, en la kvarangula turo 2 sonoriloj loĝas. Proksimume meze estas enirejo, al kiu kelkaj ŝtupoj kuras. Dekstre de la enirejo fenestro videblas, super la enirejo duonronda fenestro situas. La navo maldekste havas alian enirejon, pli supre granda kruco troviĝas. La absido kvarangula kaj pli mallarĝa, sed same alta, ol la navo.

Kermeso okazas en la sekva dimanĉo post la 22-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.