Preĝejo Reĝino de Ĉiuj Sanktuloj (Kishartyán)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Reĝino de Ĉiuj Sanktuloj
Blazono de Kishartyán, kie estas videbla la preĝejo
Blazono de Kishartyán, kie estas videbla la preĝejo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kishartyán
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Nógrád
diocezo Vác
dekanujo Szécsény
paroĥo en Sóshartyán, la zorganta paroĥo en Nógrádmegyer
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Reĝino de Ĉiuj Sanktuloj estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Kishartyán.

Historio[redakti | redakti fonton]

gotika sanktejo estis konstruita en la 14-a aŭ 15-a jarcentoj, poste baroka navo inter 1712. La kirko estis plurfoje renovigita en 1735, 1935 kaj 1975. Nur la tegmento renoviĝis en 2000.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur monteto en rando de la vilaĝo en la tombejo. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, pli supre estas ovala fenestro, ĉe nivelo de la tegmento en niĉo kruco estas videbla. La kirko ne havas turon, sed en la vilaĝo kampanilo funkcias. La navo finiĝas en okangula absido, al kiu sakristio aliĝas. 4 pilieroj apogas la absidon. La muroj estas blankaj. Interne en la sanktejo estas renesanca niĉo. La mebloj estis faritaj en la 20-a jarcento.

Kermeso okazas en la 1-an de novembro (tago de Ĉiuj Sanktuloj).

Fontoj[redakti | redakti fonton]