Preĝejo Sankta Andreo (Szőce)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Andreo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szőce
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Körmend-Szentgotthárd
paroĥo en Szőce
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, gotiko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Preĝejo Apostolo Sankta Andreo estas romkatolika historia monumento en vilaĝo Szőce (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko kun malgranda navo kaj rektangula absido estis konstruita en la malfrua 13-a jarcento, en la sekva jarcento ĝi trakonstruiĝis. En la 15-a jarcento la konstruaĵo estis pligrandigita, ankaŭ nova oklatera sanktejo konstruiĝis. En la 17-a jarcento luteranoj uzis la kirkon, sed en 1733 la katolikoj rericevis ĝin kaj la preĝejo barokiĝis. La nuna formo estas videbla ekde 1830. La orgeno estis farita en 1903. En la jaroj 1998 kaj 1999 arkeologoj esploris la konstruaĵon, poste ĝi plene renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. Ĉe la enirejo granda ŝtona kruco etendiĝas en la korto. En mezo de la fasado la turo iomete reliefas, tie meze funkcias la enirejo. La navo kaj la absido estas apogitaj per pilieroj. Interne laŭ la muroj restis ŝpuroj de sidniĉoj. Sub la saktejo kripto kuŝas el la 18-a jarcento.

Kermesoj okazas en la lasta dimanĉo de novembro kaj dimanĉe post 17-a de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.