Preĝejo Sankta Anna (Perbál)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥa preĝejo Sankta Anna
Turo de preĝejo Sankta Anna en Perbál
Turo de preĝejo Sankta Anna en Perbál
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Perbál
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest
diocezo Székesfehérvár
dekanujo Pilisvörösvár
paroĥo zorganta paroĥo en Budajenő
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence gotiko, poste baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La preĝejo Sankta Anna estas romkatolika monumento historia en vilaĝo Perbál (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Perbál la unua kirko (tiam gotika) konstruiĝis en la 13-a jarcento. En eklezia listo el 1332 ĝi ekzistis kiel kirko Sankta Nikolao. Dum dominado de turkoj ĝi ruiniĝis. La paroĥo estis fondita en 1753, la kirko mem estis rekonstruita laŭ baroko inter 1748 kaj 1752, sed oni profitis la restintajn mezepokajn murojn. La orgeno estis farita en 1752, trakonstruita en 1913.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en parko laŭ la ĉefvojo, sed proksime estas ankaŭ la lernejo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La turopinto estas bulboforma. La navo finiĝas en multlatera absido kun sakristio. Interne la ĉefaltara bildo estis pentrita en 1755. La mebloj supozeble estis faritaj tiutempe.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Lernejo kaj preĝejo en Perbál
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.